tradukoj: be bg de en es fr he hu it nl pl pt ru sv

*sal/o [1]

*salo

1.
KUI Ordinara nomo de la natria klorido, uzata interalie kiel spico por gustigi manĝaĵojn.
2.
KEM Kombinaĵo de acido kun bazo.

sala

Salgusta.

sali

(tr)
Aldoni salon: pli bone ne sali ol sali tro multe (ne troigu) [2].

nesala

Kiu ne estas sala, ne salgusta: piranjoj vivas en nesala akvo (vidu marakvo) ; la jaro 2003a estas deklarita de UNO kiel la Jaro de nesala akvo [3] (fakte, ĉi-okaze pli konvenus paroli pri trinkakvo); la maljunulo gustumis unu ĝiaŭzi-on, kies nesala farĉo malplaĉis al li [4]; se la salo fariĝis nesala, kiel vi rebonigos ĝin? [5].

marsalo

Salo ekstraktata el mara akvo per elvaporigo.

ŝtonsalo, minsalo, roksalo

Salo ekstraktata el tero, ofte malpura - kun sablo kaj ŝtonpecetoj.

tradukoj

anglaj

~o: salt; ~a: salt. ne~a akvo: fresh water, sweet water.

belorusaj

~o: соль; ~a: салёны; ~i: саліць; mar~o: марская соль.

bulgaraj

~o: сол.

francaj

~o: sel; ~a: salé; ~i: saler; ne~a: insipide, sans sel; mar~o: sel de mer; ŝton~o, , : sel gemme.

germanaj

~o: Salz; ~a: salzig; ~i: salzen; mar~o: Meersalz. ne~a akvo: Süßwasser.

hebreaj

~o: מלח; ~a: מלוח; ~i: להמליח; mar~o: מלח ים.

hispanaj

~o: sal; ~a: salado; ~i: salar, sazonar; mar~o: sal marina.

hungaraj

~o: ; ~a: sós; ~i: sóz; mar~o: tengeri só.

italaj

~o: sale; ~a: salato; ~i: salare; ne~a: insipido; mar~o: sale marino; ŝton~o, , : salgemma.

nederlandaj

~o: zout; ~a: zout; ~i: zouten; ne~a: zoutloos, zoet; mar~o: zeezout; ŝton~o, , : steenzout, mijnzout.

polaj

~o: sól; ~a: słony; ~i: solić; mar~o: sól morska; ŝton~o, , : sól kamienna, sól kopalna. ne~a akvo: słodka woda.

portugalaj

~o: sal.

rusaj

~o: соль; ~a: солёный; ~i: солить; ne~a: несолёный, пресный; mar~o: морская соль. ne~a akvo: пресная вода .

svedaj

~o: salt; ~a: salt; ~i: salta; mar~o: havssalt. ne~a akvo: sötvatten.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Radio Polonia
4. Chi Zijian: Avo kaj nepo, 1999
5. La Nova Testamento, S. Marko 12:17

[^Revo] [sal.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.30 2010/09/21 16:30:21 ]