tradukoj: be br de en es fa fr nl pl pt ru sk sv

*akr/a

*akra

1.
Karakterizas ion kies rando estas tranĉa aŭ pika: tre akra razilo; akraj dentojZ; malgranda birdeto, sed akra ungeto[1].
2.
Karakterizas ion posedantan pintan, pikforman ekstremon; akuta: la river-fluo faras ĉi tie vere akran angulon [2]; la plej antikva kvartalo troviĝas en la iom akra angulo formata de la kunfluantaj riveroj [3]; li ridetis kaj pinĉis sian akran barbeton [4]; okjara knabino kun akra mentono kaj saĝaj brilaj okuloj [5]; lia nazo estis rekta, iomete akra, kaj liaj malfermitaj lipoj tre sentemaj [6]; super la verdaj kvadratoj de la kampoj ... leviĝis en malproksimo monteto griza, melankolia, kun stranga akrangula supraĵo [7]; la bonodora fojno igis ĉiun preterirantan ĉevalon akrigi la orelojnZ.
Rim.:pinta“ estas adjektivo rilata, „akra“ estas kvalita; oni senhezite povas diri „tre, pli akra“ ― sed pri „pinta“ tio sonus ĝene. Akuta angulo estas kaj akra, kaj pinta; malakuta angulo estas pinta sed ne akra.
3.
Impresanta forte kaj dolorete la sentumojn: sonoZ, kontrastoZ, briloZ, bojadoB, ruĝo, fajroZ, ventoZ, doloro; la vintro venis frue, estis akra frosto [8]; la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis virina voĉo akra kaj penetranta [9].
4.
(io) Severega, malmilda: akra batalo, krizo; tiaj periodoj de akra malsaniĝo ofte okazas en la daŭro de ĉiu kronika kataro [10]; (nia afero) jam pene travivis ekstreme malfacilajn eksterajn cirkonstancojn kaj akrajn internajn krizojn [11]; akraj mokojZ, riproĉojZ; akra fonoZ; se vi havas akran ĵaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraŭ la vero [12]; la sinjoro akre atakos la pastrojn [13].
5.
(io) Sagaca, subtila, penetranta: gasto havas akrajn okulojn [14]; ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton, kiun diris la najbara kokino [15]; li posedis akran intelekton, kaj sciis tion [16]; li havas menson akran kiel la razilo akraj okuloj ; ŝi observis lin akre per ŝajne mallevitaj okulojZ.

akraĵo

1.
Tranĉrando.
2.
Akuta rando; eĝo: la akraĵoj de tegmentoj havas iafoje ornamitajn tegolojn.

akrigi

Fari akra: akrigi malfacilan situacion; sperto saĝon akrigas[17]; lernado de Esperanto akrigas la komprenon de la gepatra lingvo; tiu deklaro pliakrigis la disputon; la ekonomia krizo pliakriĝis; la apetito akriĝados dum la manĝadoZ; maljuneco malakrigas la vidadon; post longa uzo malakriĝas la tranĉiloj.

akrigilo

Ŝtono aŭ ilo por akrigi klingojn: li prenis tranĉilegon, li ĝin akrigis sur longa akrigilo [18].

tradukoj

anglaj

~a: sharp; ~aĵo 1.: cutting egde, blade; ~aĵo 2.: peak, point; ~igi: sharpen; ~igilo: sharpener.

belorusaj

~a: востры; ~aĵo 1.: лязо; ~aĵo 2.: вастрыё; ~igi: вастрыць, тачыць, мянціць (касу), правіць (брытву); ~igilo: вастрылка, тачыла.

bretonaj

~a 1.: lemm; ~a 2.: lemm; ~a 3.: garv (avel, mouezh), flamm (liv); ~a 4.: garv; ~aĵo 1.: barvenn, dremm; ~igi: lemmañ, begañ; ~igilo: higolenn, breolim, maen da lemmañ. ~aj okuloj: daoulagad lemm.

francaj

~a 1.: aiguisé; ~a 2.: aigu, pointu; ~a 3.: vif, fort; ~a 4.: âpre, acerbe; ~a 5.: perçant; ~aĵo 1.: tranchant, fil (du rasoir); ~aĵo 2.: arête; ~igi: aiguiser, affûter; ~igilo: aiguisoir, fusil (à aiguiser), pierre à aiguiser; ~igilo: aiguisoir.

germanaj

~a 1.: scharf, schneidend; ~a 2.: spitz; ~a 3.: scharf, heftig, intensiv, drückend; ~a 4.: scharf, heftig, arg; ~a 5.: scharf; ~igi: schärfen, verschärfen; ~igilo: Schleifstein.

hispanaj

~a 1.: afilado, cortante; ~a 2.: agudo, puntiagudo; ~a 3.: agudo, -a; ~a 4.: severo; ~a 5.: penetrante; ~aĵo 1.: filo (de cuchillo); ~aĵo 2.: bode u orilla (esquina); ~igi: aguzar, afilar; ~igilo: afilador, piedra de afilar.

nederlandaj

~a: scherp.

persaj

~a 1.: تیز، بُرنده; ~a 2.: تیز، نوک‌تیز; ~a 3.: تند، زننده، شدید; ~a 4.: شدید، بی‌امان، توان‌فرسا، سخت; ~a 5.: تیزبین، تیزهوش، تیزفهم، نافذ; ~aĵo 1.: تیغه، تیغ; ~aĵo 2.: لبه، نبش; ~igi: تیز کردن; ~igilo: تیزکن، ساو، فسان.

polaj

~a: ostry.

portugalaj

~a 1.: afiado, cortante; ~a 2.: agudo, pontudo; ~a 3.: acre, picante; ~a 4.: ríspido; ~a 5.: aguçado, penetrante; ~aĵo 1.: corte, gume, fio; ~aĵo 2.: aresta; ~igi: aguçar, afiar, acerar; ~igilo: afiador, pedra de amolar.

rusaj

~a 1.: острый; ~a 2.: острый, остроконечный, заострённый; ~a 3.: резкий, острый; ~a 4.: резкий, жёсткий (перен.), острый; ~a 5.: проницательный, зоркий, острый; ~aĵo 1.: лезвие; ~aĵo 2.: остриё; ~igi: заострять, заострить, точить; ~igilo: точило.

slovakaj

~a: ostrý.

svedaj

~a 1.: vass; ~a 2.: skarp, spetsig; ~a 3.: vass, skarp; ~igi: vässa.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. Nove Hamry
3. SteyrVikipedio
4. V. Devjatnin: Arturo, FK
5. A. Ĉeĥov, tr. A. Korĵenkov: Infanoj, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
6. Julian Modest: La peko de RosMonato
7. A. Doyle, tr. W. Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
9. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
10. Kronika katara konjunktivitoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. José Antonio Vergara: Kvar kandidatoj sin prezentas, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
12. La Nova Testamento, De Jakobo 3:14
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 12
14. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
16. Mohandas Karamchand Gandhi, tr. A Giridhar Rao: Eksperimentoj kun la vero aŭ La aŭtobiografio, Ĉap. 7a. Kelkaj spertoj
17. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
18. C. Perrault, trad. P. Sarpy: La malgranda Fingreto, Rakontoj pri feinoj, Hachette, 1904

[^Revo] [akr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.28 2009/07/02 16:30:34 ]