tradukoj:
be de en es fr hu nl pl pt ru sk
2akut/a
akuta
- 1.
- [1]
(p.p. angulo)
Malpli granda ol orto:
ajna triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn.
akra2obtuza,
malakuta.
- 2.
- (p.p. malsano)
Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta:
li suferas akutan ftizon.
akra4
- 3.
-
En la lingvoj kun muzika aŭ tona
akcento,
karakterizas sonojn prononcatajn en relative pli alta
aŭ altiĝanta tono:
akuta vokalo, tono, intonacio
Rim. 1:
Malnovgrekaj gramatikistoj elpensis la manieron marki la
akutan akcenton per speciala diakritilo (la dekstra
korno); en kelkaj lingvoj oni uzas la misterminon
„akuta akcento“ por nomi la samforman supersignon
ankaŭ por la okazoj, kie temas nek pri akcento, nek pri tono.
Tio estas evitinda en Esperanto.
Rim. 2:
En lingvoscienco la termino „akuta“ estas uzata
tre diverse kaj konfuze; ekz-e la historia akuta akcento en
la lingvo litova ŝanĝiĝis en sian malon; simile, en la
sveda oni nomas „akuta“ postakcentan tonon
relative pli malaltan, ktp.
- 4.
- (evitinde) (malofte)
Akra5:
akuta observado.
malakuta
[2]
- obtuza.
[^Revo]
[akut.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.27 2008/09/26 16:30:26 ]