tradukoj: be br ca de en es fr he hu it lat nl pl pt ru sv tr

*pint/o [1]

*pinto

1.
Akuta kaj pika ekstremo: pinto de glavo, kudrilo, cirkelo.
2.
Ekstremo: pinto de la sonorilturo; urbestro, eniras tre mallaŭte per la pintoj de la piedoj [2]; li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo (estas malsagaca, ne antaŭvidema) [3]; pinto de monto; (figure) en la pinto (supro) de la tutmonda intereso staras tiu demando; (figure) atingi la pintojn de la homa penso; (figure) superpinte (supraĵe), nur tuŝinte [4]. VD:kulmino, supro, verto

pinta

Finiĝanta per pinto: pinta tranĉilo, bastono, ĉapelo, mentono; monto multepinta estas la monto Baŝana [5].

pinti

(ntr)
Esti pintoforma: al la ĉielo pintas du sonorilturoj.

pintigi

(tr)
Igi pinta: pintigi krajonon; malbonhumore pintigi la buŝon (fari lipgrimacon). VD:akra, kojna

pintumo

Mallonga, ofte rakontofina spritaĵo, kiu postulas bonan komprenon: ĉu Avinjo Byrne kaptis la pintumon? [6].

mampinto

ANA Elstaraĵo ĉe la mamo de homoj kaj aliaj mamuloj, tra kiu ĉe inoj la idoj suĉas lakton: la trabluze videblaj mampintoj de Helga [7]. SIN:cico, mameto

piedpinto

ANA Ekstremo de piedo, la fingroj aŭ ekstremaj artikoj de piedfingroj: la scivola edzino ellitiĝas, piedpinte iras al la kuirejo kaj diskrete enrigardas [8]; sepjara ĉifonulo ekstarante sur la piedpintojn ... [9].

senpintigi

(tr)
Malaperigi la pinton de io: senpintigi plumon, glavon; (figure) senpintigi (senefikigi) argumenton, aserton.

terpinto

GEOG=promontoro

tradukoj

anglaj

mam~o: nipple.

belorusaj

~o 1.: вастрыё, джала, востры канец; ~o 2.: вярхушка, вяршыня, пік; ~a: востраканцовы, сьпічасты; ~igi: завастрыць; sen~igi: затупіць.

bretonaj

mam~o: beg ar vronn.

francaj

~o: bout, pointe; ~a: pointu; ~i: pointer (être en forme de pointe); ~igi: tailler en pointe; ~umo : pointe (d'humour); mam~o: mamelon, têton; pied~o: pointe des pieds; sen~igi: émousser la pointe, épointer; ter~o: cap, promontoire.

germanaj

mam~o: Brustwarze.

hebreaj

mam~o: פטמה.

hispanaj

~o 1.: punta, puya; ~o 2.: punta, exstremo; ~a: puntiagudo, -a, puntudo, -a; ~igi: sacarle punta (a algo); sen~igi: quitarle la punta, gastarle la punta.

hungaraj

~o: hegy, csúcs; ~a: hegyes, csúcsos; ~i: csúcsosodik; ~igi: kihegyez; mam~o: mellbimbó.

italaj

~o: punta; ~a: a punta, appuntito, puntuto, aguzzo; ~i: essere a punta; ~igi: fare la punta, appuntire; ~umo : stoccata (umoristica); mam~o: capezzolo; pied~o: punta del piede; sen~igi: spuntare; ter~o: promontorio.

katalunaj

mam~o: mugró.

malnovlatinaj

mam~o: papilla, ae.

nederlandaj

~o: punt, spits, top; ~igi: spitsen, puntig maken; mam~o: tepel.

polaj

mam~o: brodawka.

portugalaj

~o: ponta; mam~o: mamilo.

rusaj

~o 1.: кончик, острый конец, остриё; ~o 2.: верхушка, вершина, пик; ~a: остроконечный; ~igi: заострить; mam~o: сосок; sen~igi: затупить.

svedaj

mam~o: bröstvårta.

turkaj

mam~o: meme başı.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 9a
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 68:15
6. M. Binchy, trad. W. Kirschstein: La plej bela gastejo de la urbo, La Ondo de Esperanto, 2001:1 (75)
7. Pejno S.: La lernemulo, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 23a
8. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
9. A. Grin, trad. J. Finkel: La ora ĉeno, 2009

[^Revo] [pint.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/12/10 20:17:20 ]