tradukoj:
be br cs de en es fr hu nl pt ru sk sv
*alfabet/o
alfabeto
-
Listo da ĉiuj literoj
de iu lingvo, aranĝita laŭ norma ordo:
la esperanta alfabeto enhavas 28 literojn, de A ĝis Z;
li neniam venkis la alfabeton
[1];
li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto
[2].
aboco1.
alfabeta
-
Rilata al alfabeto:
por reeldono estus bonvena alfabeta indekso
je la fino de la teksto
[3];
jen la respondoj (en alfabeta ordo de la ĉefnomoj)
[4].
alfabetigi
- 1.
-
Fari ion alfabeta, igi alfabeta:
- a)
-
Aranĝi laŭ la ordo alfabeta:
alfabetigi liston;
tiel en la germana, ekzemple, ä estas alfabetigata
kvazaŭ ĝi estus simpla a, dum en la sveda ĝi
viciĝas kiel aparta litero je la fino de la alfabeto
[5];
ĉu tiam ni alfabetigu reĝojn antaŭ la litero 'A'
(ĉar mankas familia nomo), ĉu laŭ ilia persona nomo,
aŭ ĉu ĉiujn sub 'R' ...?
[6].
- b)
-
Transformi skribon ideograman en skribon alfabetan (per
kelkdeko da literoj):
„Alfabetigi la japanan“
[7];
kvankam la movado por Esperanto tuŝis plurajn gravajn
intelektajn fluojn de la dudeka jarcento (de
strukturismo ĝis la movado por alfabetigi la ĉinan
lingvon), ĝi ne sukcesis havigi al si multan
internacian influon
[8].
- 2.
- (evitinde)
Malanalfabetigi, legopovigi, instrui al iu legi (kaj, kutime,
ankaŭ skribi):
kursoj por alfabetigi en la nacia lingvo afganajn
analfabetajn
rifuĝintojn
[9].
Rim.:
Tiu senco estas plurrilate malkonvena al la vorto alfabetigi.
Unue, ĝi malkonvenas al la senco de la sufikso -ig: la homo
ne iĝas „alfabeta“. En analogia okazo oni ne diras
„evangeliigi“ por la senco „prediki
evangelion“,
sed uzas apartan radikvorton „evangelizi“.
Due, eĉ se akcepti la neekzistantan sencon
„instrui“ ĉe -ig, ankaŭ la radiko alfabet-
malkonvenas por esprimi la ideon pri
legopovo. Oni povas
scipovi legi sen scii la alfabeton; kaj eĉ plej bona scio de
la latina-franca alfabeto neniom helpus onin voĉlegi la
francan vorton „eau“ kiel [o], aŭ la anglan
kvarliteraĵon „-ough“ (kiu ne havas fiksitan
legomanieron).
Krome, por legopovigi ĉinon oni entute ne bezonas alfabeton
‐ tiu vorto prezentas eŭropcentrisman pensmanieron.
Plej klare mallogikeco de la latinida paŭsaĵo alfabetigi
videblas el analogio kun la vorto „ciferigi“, kiu
neniel povas signifi „instrui al iu kalkulon“.
[Sergio Pokrovskij]
alfabetigo
-
Ago alfabetigi:
- a)
-
alfabetigo (= alfabeta ordigo) kun cx...ux
okazas preskau senerare
[10];
- b)
-
alfabetigo de unu analfabeta afgana rifuĝinto kostas 15
usonajn dolarojn
[11].
alfabetumo
-
Libro por lernigi alfabeton al infanoj.
abocolibro,
aboco 2.
tradukoj
anglaj
~o:
alphabet;
~umo:
book of ABC's.
belorusaj
~o:
альфабэт, абэцэда;
~umo:
лемантар, азбука.
bretonaj
~o:
lizherenneg;
~umo:
levr deskiñ lenn.
ĉeĥaj
~o:
abeceda.
francaj
~o:
alphabet;
~a:
alphabétique;
~umo:
abécédaire, ABC.
li neniam venkis la ~on:
il ne sait ni a ni b, c'est un ignorant;
li ŝvitas ankoraŭ super la ~o:
il ne sait ni a ni b, c'est un ignorant.
germanaj
~o:
Alphabet, Alfabet, Abc, Buchstabenfolge;
~umo:
Abc-Buch, Fibel.
li neniam venkis la ~on:
er ist niemals über die Grundlagen hinaus
gekommen, er ist niemals über das Abc hinaus
gekommen;
li ŝvitas ankoraŭ super la ~o:
er lernt noch die Grundlagen, er kennt noch nicht einmal die
einfachsten Dinge.
hispanaj
~o:
alfabeto.
hungaraj
~o:
ábécé, alfabétum;
~a:
betűrendes, ábécé-;
~igi a:
betűrendbe szed, ábécérendbe szed;
~igi b:
latinbetűsre átír;
~umo:
ábécéskönyv.
nederlandaj
~o:
alfabet;
~umo:
ABC-boek.
portugalaj
~o:
alfabeto;
~a:
alfabético;
~igi 2.:
alfabetizar;
~igo:
alfabetização;
~umo:
cartilha de alfabetização.
rusaj
~o:
алфавит;
~a:
алфавитный;
~igi a:
расположить по
алфавиту;
~igi b:
перевести на
буквенное письмо;
~igi 2.:
учить грамоте;
~igo a:
алфавитное
упорядочение;
~igo b:
обучение
грамоте;
~umo:
букварь, азбука.
~a indekso:
алфавитный
указатель;
~a ordo:
алфавитный
порядок.
slovakaj
~o:
abeceda;
~umo:
šlabikár.
svedaj
~o:
alfabet.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta2.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
Walter Klag: Facile legebla (Harald Schicke, La korpo de la
homo), Monato, jaro 1994a, numero 2a, p.
22a4.
Gravaj opinioj, Monato, jaro 2004a, numero 3a, p. 7a5.
J.C.Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, Internacia Kongresa Universitato, Prago 1996 07
26
6.
Vikipedio-diskuto:Nomoj de
titoloj7.
Ĉeĥiĝu Ŝaŭmaĵo: Artikoltitolo en „Monato“, 2001:3, p. 4a.8.
Humphrey Tonkin: Esperanto: Lingvo preta por la internacia
vivo, Kontribuo al la 89-a Universala Kongreso de
Esperanto kaj la 3-a Nitobe-Simpozio.
Pekino, julio 20049.
Renato Corsetti: Lingvo de paco, La Ondo de Esperanto, jaro 2002a, numero 1a10.
La cx-transskribo („Kopenhaga Rekomendo“)11.
Renato Corsetti: Lingvo de paco, La Ondo de Esperanto, jaro 2002a, numero 1a
[^Revo]
[alfabe.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.27 2011/09/30 12:10:13 ]