tradukoj: be bg ca cs de el en es fr hu it ja lat nl pl pt ro ru sk sv tr vo

*libr/o [1]

*libroTEZ

1.TEZ
TIP Bindita aŭ broŝurita paperfoliaro kun presita teksto: tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn [2]; nur libra (ĉerpita el libroj, ne el sperto; kabineta) scienco; koni la lingvon libre, sed ne libere.
2.TEZ
Samforma paperfoliaro destinita por ke oni skribu en ĝi: komerca libro. VD:kajero
3.TEZ
Parto de literatura verko, ordinare grupo de ĉapitroj.

librejo

1.TEZ
=librovendejo ESP Esperantista Centra Librejo; ŝi timis, ke ŝi trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri tion, pro kio ŝi venis [3].
2.TEZ
(arkaismo) =biblioteko Ĉernjaev estas fakestro [en la trusto Mosĥozupr], li bezonas en sia librejo helpantinon [4].

libreto

1.
Malgranda libro.
2.
MUZ Libro enhavanta la parolojn de operverko.
3.
MUZ Tiuj paroloj mem.

abocolibroTEZ

=alfabetumo estis iam homo, kiu verkis iom da novaj versoj por la abocolibro, po du vicoj al ĉiu litero [5].

bitlibro [6]

KOMP
Libro en formo de cifereca dosiero, legebla per komputilo (precipe, per poŝkomputilo aŭ speciala komputila librlegilo) uzante taŭgan programon: en Usono jam 3% de la librovendoj estas bitlibroj, kaj 14% de venditaj bitlibroj estas amromanoj [7].

blanka libroTEZ

POL En kelkaj landoj, iom granda raporto pri socia aŭ teĥnika demando, kun esplorrezultoj kaj rekomendoj: publikiĝos la blanka libro pri la ĉina loĝantara nutraĵo kaj la sana stato [8].

festlibroTEZ

TIP Kolekto da artikoloj, eseoj aŭ alispecaj tekstoj speciale verkitaj kaj eldonitaj por honori personon: tiu ĉi artikolo estis verkita por festlibro honore al Ivo Lapenna okaze de ties 75-jara naskiĝtaga festo [9]. SUP:artikolaro

gastlibro

Libro 2, en kiu la gastoj aŭ vizitantoj povas lasi sian subskribon aŭ komenton: mi devas skribi mian nomon en la gastlibron [10].

gvidlibro

Libro por gvidi vojaĝantojn: malfermita gvidlibro ĉe la paĝo de la plej bela urbo [11].

jarlibroTEZ

Libro ĉiujare aperanta kaj prezentanta la ĉefajn okazontaĵojn de la jaro koncernantajn ian societon aŭ fakon.

memorlibroTEZ

BELE Memoriga verko pri okazaĵoj, precipe kiujn la aŭtoro spertis aŭ vidis: memorlibro estas skribata ... pri tiuj, kiuj timas la Eternulon [12]; la generalo konfesis en sia memorlibro, ke li sciis pri la krimoj [13].

notlibro

Blankfolia libro, eventuale kun antaŭpresitaj datoj, en kiu oni skribas farendaĵojn aŭ privatajn notojn: Brita ... tiam kaj tiam skribis en malgranda notlibro [14].

poŝlibroTEZ

TIP Malgranda libro portebla en poŝo, precipe speco glue bindita kaj malaltpreza: la verkoj de Lenino ... estis en la GDR ĉiam denove eldonitaj kiel praktikaj poŝlibroj [15].

retotaglibroTEZ

=blogo blogo (ankaŭ nomata retotaglibro) estas [...] [16].

sonlibro

TIP Libro voĉlegita kaj liverita kiel sonregistraĵo: unika, granda kolekto de esperantlingvaj sonlibroj estis lastatempe detruita en Nederlando [17].

taglibro, tagolibroTEZ

Blankfolia libro, en kiu oni notas ĉiutage pri la tagaj okazaĵoj: la patrino de lia edzino transdonas al li la ... tagolibrojn de sia mortinta edzo [18]; la admiralo devas ... konduki du taglibrojn, unu – veran – por la gereĝoj, la duan – kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo – por la timema ŝipanaro [19].

telefonlibroTEZ

TEL Adresaro de telefonhavantoj kun iliaj numeroj kaj eventuale aliaj informoj: maltrankvile, ŝi priserĉas sian telefonlibron [20].

vojaĝlibro

Notlibro aŭ publika verko pri vojaĝo, ordinare raportanta laŭtempe pri lokoj, okazaĵoj, spertoj: mi ĉiam redaktadis vojaĝlibron por priskribi miajn aventurojn [21].

librotenado

EKON Enskribado de en- kaj el-spezoj en komercajn librojn.

librotenejo

1.
EKON Ejo, fako por librotenado (libroten-ejo): se la CO ne librotenas siajn spezojn pro manko de laborforto, la CO-librotenejo ricevu pli da laborforto [22].
2.TEZ
TIP Tenejo ĉe biblioteko aŭ librovendejo en kiu oni konservas librojn (libro-tenejo).
Rim.: Biblioteko1 kutime implicas ke oni povas facile uzi la librojn por legado, privata aŭ publika; librotenejo povas esti ekzemple loko kie oni konservas vendotajn librojn, kiujn oni do ne povas facile konsulti kiel librojn, sed kie ili estas konservataj kiel varo aŭ kiel muzeaĵo. Cetere, biblioteko povas havi sian librotenejon por libroj aparte valoraj aŭ tre malofte bezonataj, kiujn oni venigas per speciala mendo. [Sergio Pokrovskij]

librotenistoTEZ

EKON Komerca kontisto: kiam la librotenisto forkuris, li minacadis ankaŭ al vi, ke li ja aranĝos radikale miajn aferojn ĉe la magistratoj [23].

librovendejoTEZ

Butiko, en kiu oni vendas librojn: librolistoj de esperantaj librovendejoj [24]. SIN:librejo 1

tradukoj

anglaj

~o: book; ~ejo 1.: bookstore; ~ejo 2.: library; ~eto 1.: booklet; ~eto 2.: libretto; ~eto 3.: libretto; bit~o : e-book; blanka ~o: white paper; fest~o: festschrift; fest~o: festschrift, commemorative publication; gast~o: guestbook; gvid~o: guidebook; jar~o: yearbook; memor~o: memoir; not~o: notebook; poŝ~o: paperback (book); retotag~o: blog, weblog; tag~o, : diary, journal; telefon~o: phone book, telephone book, telephone directory; ~ovendejo: bookstore.

belorusaj

~o: кніга; ~ejo 1.: кнігарня; ~eto 1.: кніжка, кніжачка; ~eto 2.: лібрэта; ~eto 3.: лібрэта; gast~o: кніга водгукаў; jar~o: штогоднік; memor~o: мэмуары, успаміны; ~otenado: бугальтэрыя, бугальтарскі ўлік; ~otenejo 2.: бібліятэка (пакой); ~otenisto: бугальтар; ~ovendejo: кнігарня.

bulgaraj

~o: книга; ~eto 1.: книжка; ~eto 2.: либрето.

ĉeĥaj

~o: kniha.

francaj

~o: livre; ~ejo 1.: librairie; ~eto: libretto, livret; aboco~o: abécédaire, ABC; blanka ~o: livre blanc; fest~o: mélanges (recueil d'essais); gast~o: livre d'or; gvid~o: guide; jar~o: annuaire; memor~o: mémoires; not~o: agenda, calepin; poŝ~o: livre de poche; retotag~o: blog; son~o: livre sonore; tag~o, : journal (intime, etc.); telefon~o: annuaire téléphonique; vojaĝ~o: livre de bord, livre de voyage; ~otenado: comptabilité; ~otenejo 2.: bibliothèque, magasin, réserve; ~otenisto: comptable; ~ovendejo: librairie. Esperantista Centra L~ejo: Librairie Centrale Espérantiste.

germanaj

~o: Buch; ~ejo 1.: Buchhandlung; ~eto 1.: Büchlein, Heft; ~eto 2.: Libretto; ~eto 3.: Libretto; gast~o: Gästebuch; gvid~o: Führer, Reiseführer; jar~o: Jahrbuch; memor~o: Tagebuch; not~o: Notizbuch; retotag~o: Blog; tag~o, : Tagebuch; telefon~o: Telefonbuch; ~otenado: Buchhaltung; ~otenejo 2.: Bibliothek; ~otenisto: Buchhalter; ~ovendejo: Buchhandlung.

grekaj

~o: βιβλίο; ~ejo 1.: βιβλιοπωλείο; gast~o: βιβλίο επισκεπτών; ~otenejo 2.: βιβλιοθήκη; ~ovendejo: βιβλιοπωλείο.

hispanaj

~o: libro; ~ejo 1.: librería; fest~o: homenaje; gvid~o: guía ; jar~o: anuario; ~otenado: contabilidad; ~otenejo 2.: biblioteca; ~otenisto: contable; ~ovendejo: librería.

hungaraj

~o: könyv; ~ejo 1.: könyvesbold, könyvkereskedés; ~ejo 2.: könyvtár; ~eto 1.: könyvecske; ~eto 2.: szövegkönyv, librettó; ~eto 3.: szövegkönyv, librettó; aboco~o: ábécéskönyv, ábécé; blanka ~o: fehér könyv; fest~o: emlékkötet; gast~o: vendégkönyv; gvid~o: útikalauz; jar~o: évkönyv; memor~o: emlékirat, memoár; not~o: jegyzetfüzet, határidőnapló; retotag~o: hálónapló, webnapló, blog; tag~o, : napló; telefon~o: telefonkönyv; ~otenado: könyvelés; ~otenejo 1.: könyvelés (osztály); ~otenejo 2.: könyvraktár; ~otenisto: könyvelő; ~ovendejo: könyvesbolt. Esperantista Centra L~ejo: Központi Eszperantista Könyvkereskedés.

italaj

~o: libro.

japanaj

~o: 本 [ほん].

katalunaj

~o: llibre; ~ejo 1.: llibreria; ~ejo 2.: biblioteca; ~eto 2.: llibret òpera; ~eto: llibret; aboco~o: beceroles; bit~o : llibre electrònic; blanka ~o: Llibre Blanc; fest~o: llibre-homenatge; gast~o: llibre de visites; gvid~o: guia (d'una ciutat, un museu); jar~o: anuari, almanac; memor~o: llibre de memòries; not~o: quadern d'apunts; retotag~o: bloc (web); son~o: llibre sonor, llibre parlat; tag~o, : diari, quadern de bitàcola; telefon~o: guia telefònica; vojaĝ~o: guia de viatges; ~otenado: registre mercantil; ~otenisto: comptable; ~ovendejo: llibreria.

malnovlatinaj

~o: liber, bri; ~eto 1.: libellus, i; ~otenejo 2.: bibliotheca, ae.

nederlandaj

~o: boek; ~ejo 1.: boekhandel; ~eto 1.: boekje; ~eto 2.: libretto; ~eto 3.: libretto; fest~o: feestbundel; gvid~o: reisgids, gids; jar~o: jaarboek; memor~o: memoires; ~otenado: boekhouding; ~otenejo 2.: bibliotheek; ~otenisto: boekhouder; ~ovendejo: boekhandel.

polaj

~o: książka; ~ejo 1.: księgarnia; ~eto 1.: książeczka; ~eto 2.: libretto; ~eto 3.: libretto; aboco~o: elementarz; blanka ~o: biała księga; fest~o: księga okazyjna; gast~o: księga gości; jar~o: rocznik; memor~o: wspomnienia (książka); not~o: notes; retotag~o: blog, pamiętnik (internetowy); son~o: książka nagrana; tag~o, : pamiętnik; telefon~o: książka telefoniczna; ~otenado: księgowość; ~otenejo 1.: księgowość (dział firmy); ~otenejo 2.: archiwum biblioteki; ~otenisto: księgowy; ~ovendejo: punkt sprzedaży książek.

portugalaj

~o: livro; ~ejo 1.: livraria; gast~o: livro de visitantes; gvid~o: guia (livro); retotag~o: blogue; ~otenejo 2.: biblioteca; ~ovendejo: livraria.

rumanaj

~o: carte; ~ejo 1.: librărie; jar~o: anuar; not~o: agendă, carnet; tag~o, : jurnal; telefon~o: carte telefonică.

rusaj

~o: книга; ~ejo 1.: книжная лавка, книжный магазин; ~eto 1.: книжка, книжечка; ~eto 2.: либретто; ~eto 3.: либретто; aboco~o: азбука, букварь; bit~o : электронная книга; blanka ~o: белая книга; fest~o: юбилейный сборник статей; gast~o: книга отзывов; gvid~o: путеводитель; jar~o: ежегодник; memor~o: мемуары, воспоминания; not~o: блокнот, записная книжка; son~o: аудиокнига; tag~o, : дневник; telefon~o: телефонная книга; ~otenado: бухгалтерия (учёт); ~otenejo 1.: бухгалтерия (подразделение, отдел); ~otenejo 2.: книгохранилище; ~otenisto: бухгалтер; ~ovendejo: книжная лавка, книжный магазин.

slovakaj

jar~o: ročenka.

svedaj

~o: bok; gast~o: gästbok; jar~o: årsbok.

turkaj

~o: kitap; ~ejo 1.: kitabevi; ~otenejo 2.: kitaplık; ~ovendejo: kitabevi.

volapukaj

~o: buk.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
3. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
4. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 2
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, abocolibro
6. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, bitlibro
7. Edmund GRIMLEY EVANS: La nova Kindlo de AmazonMonato
8. Ĉina Radio Internacia: Ĉinio unuafoje faris enketadon..., 2003-12-23
9. P. Neergaard: La sencovasteco de kelkaj vortoj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Esperantologio, 1999
10. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 9a
11. S. Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 3:16
13. Z. Tiŝljar: Militkrima buĝeto, Monato, jaro 2002a, numero 12a, p. 8a
14. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, 2
15. O. Meyer: Teologio de liberigo..., Monda Asembleo Socia, 2010-02-02
16. Vikipedio, artikolo „blogo“
17. K. Kniivilä: Parolantaj libroj estas plu bezonataj, libera folio, 2004-09-01
18. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto
20. P. Brewer: Gorilo Forigi Servo, soc.culture.esperanto, 1990-12-20
21. H. Stücke, trad. C. Pinardon: Ĉirkaŭ la Mondo per Biciklo, 2008
22. Komitatano Z: TEJO eliru el sia kaŝejo, La Ondo de Esperanto, 2003. N-ro 5 (103)
23. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la fluidumo de la ĉiovido
24. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, tradukoj

[^Revo] [libr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.57 2011/11/22 08:10:12 ]