tradukoj: be ca de en es fr hu ru sk

antiseps/o Z[1]

antisepsoTEZ

KIRMED Procedo, per kiu oni detruas en ĥirurgio la infektantajn mikrobojn per ĥemiaj substancoj. VD:asepso.

Rim.: „Antisepso“ estas medicina vorto kaj rilatas al uzo de substancoj, kiujn viva korpo eltenas. „Desinfekto“ esence samas, sed koncernas purigon de ĉiaj objektoj, do estas plenumebla per ajna efika rimedo. [ĵv]

antisepsiTEZ

(tr)
Fari antisepson. VD:desinfekti

antisepsaTEZ

Per antisepso detruanta la infektajn mikrobojn; kontraŭmikroba; senmikrobiga: mi estis trabanita en antisepsa ŝprucado [2].

antisepsaĵo

Substanco uzata por detrui ĉiajn mikrobojn aŭ fungojn, kontraste al antibiotiko, kiu efikas kontraŭ apartaj specoj: lavenda oleo ... efikas kiel trankviligilo kaj kiel antisepsaĵo [3].

tradukoj

anglaj

~o: antisepsis; ~i: disinfect; ~a: antiseptic.

belorusaj

~o: антысэптыка; ~a: антысэптычны.

francaj

~o: antisepsie; ~i: désinfecter; ~a: antiseptique (adj.); ~aĵo: antiseptique (subst.).

germanaj

~i: desinfizieren; ~a: antiseptisch.

hispanaj

~o: antisepsia; ~a: antiséptico.

hungaraj

~o: antiszepszis; ~i: fertőtlenít, dezinficiál; ~a: fertőtlenítő, csírátlanító, antiszeptikus.

katalunaj

~o: esterilització, asèpsia; ~i: desinfectar; ~a: asèptic, desinfectant.

rusaj

~o: антисептика; ~a: антисептический.

slovakaj

~o: antisepsa; ~a: antiseptický.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 2a
3. A. Watanuki: Eteraj oleoj, [2007]

[^Revo] [antise1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/12/20 14:10:08 ]