tradukoj: be de en es fr hu it ru sk

aprior/a

apriora

1.
FIL Antaŭsperta aŭ ekstersperta, kiu antaŭas sperton aŭ estas premiso por akiri sperton aŭ faktojn: laŭ Kant, la konceptoj pri tempo kaj spaco estas aprioraj. VD:aksiomo, postulato, denaska
2.
FIL Bazita sur teorio: Loĵbano estas artefarita lingvo apriora. VD:spekulativa
3.
(komune) Anticipa, antaŭfakta, bazita sur ĝeneralaj konsideroj, dum faktoj mankas: apriore tio ŝajnas bona solvo. VD:anticipa
4.
KOMP En programlingvo, pri esprimilo kiu kvankam formale apartenas al kategorio de deklarendaj objektoj (proceduro, funkcio, datumtipo, konstanto, variablo), tamen estas disponebla en la fontaj programoj sen deklaro aŭ difino: en Paskalo abs estas apriora funkcio.
ANT:aposteriora.

tradukoj

anglaj

~a 4.: predefined, standard, intrinsic.

belorusaj

~a 1.: апрыёрны; ~a 2.: апрыёрны; ~a 3.: апрыёрны.

francaj

~a 1.: a priori; ~a 2.: a priori; ~a 3.: a priori; ~a 4.: prédéfini.

germanaj

~a 1.: a priori, apriorisch, aus dem Denken (gewonnen), aus Vernunftgründen (erschlossen); ~a 2.: apriorisch; ~a 3.: a priori, apriorisch, mutmaßlich, ohne Überprüfung; ~a 4.: vordefiniert.

hispanaj

~a 1.: a priori; ~a 2.: a priori; ~a 3.: a priori.

hungaraj

~a 1.: a priori; ~a 2.: a priori; ~a 3.: a priori, elméleti, feltételezett; ~a 4.: előre meghatározott.

italaj

~a 4.: predefinito, default (di default), standard; ~a: a priori.

rusaj

~a 1.: априорный; ~a 2.: априорный; ~a 3.: априорный; ~a 4.: предописанный , стандартный, встроенный.

slovakaj

~a: apriórny.

[^Revo] [aprior.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2009/03/07 17:30:35 ]