tradukoj:
be br cs de en es fr hu nl pl pt ro ru
*nask/i [1]
*naski
(tr)
- 1.
-
Produkti idon p.p. ino:
ŝi naskis filon;
la geedzoj naskis infanonB;
li estas nobele naskita;
ili estas naskitaj malamikojB;
(figure)
tiu projekto estas nur malvive naskita infano;
(figure)
morte naskita decido, esprimo;
ŝi estas en la kvara monato de naskontecoZ
akuŝi.
- 2.
- (figure)
Estigi, kaŭzi, okazigi:
konfido naskas konfidon
[2];
tio naskis ĝojon,
admiron, suspekton, grandan scivolon, malpacon;
tiu unua sukceso naskis multajn esperojn.
krei,
semi,
veki
- 3.
- [3](fakula ĵargono, p.p. pri du aroj)
Diri, ke aro A naskas aron
B signifas, ke aro
B inkluzivas A kaj
ĉiujn rezultojn de iuj operacioj inter elementoj
de B, sed nenion pli. Oni nomas aron
A la naskanta aro, ĝiajn elementojn
la naskantoj, kaj aron B la naskita aro:
la idealo naskita en ringo
per naskanta aro {a,b} estas aro
de ĉiuj elementoj
p×a+q×b;
en modulo aŭ
vektora spaco, la subaro
naskita de A estas la subaro de ĉiuj
linearaj kombinaĵoj
el elementoj de A;
por naski n-dimensian vektoran spacon,
sufiĉas n naskantoj.
generi.
Rim.:
La indikita fonto uzas la terminon en geometria kunteksto
(
punkto naskas linion,
linio naskas surfacon
), kiu supozigas „movon“ de la koncerna objekto.
nasko
-
Ago naski, rezulto de la ago:
en Eŭropo disvastiĝas tiu vidpunkto, ke la patrino povas
mem decidi pri la nasko. La hejma nasko kostas malpli
por la ŝtato.
[4].
naskantino
-
Ino kiu naskas:
spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel
naskantino
[5].
akuŝintino
naskanto
- a)
-
Elemento de aro, kiu naskas
3
alian aron:
la bazaj vektoroj estas naskantoj de la tuta vektora
spaco.
- b)
- [6]
(de surfaco)
Ĉiu el la rektoj, kiuj naskas iujn surfacojn:
naskantoj de
konuso,
cilindro.
Rim.:
Oni diras ankaŭ
„generanto“[7] aŭ
„estiganto“
[8].
naskema
-
Multe naskanta, tre
fruktodona.
naskigi
- 1.
- (pri virseksulo)
Okazigi la naskon de ido:
li naskigis sep filojn.
Abraham naskigis Isaakon
[9].
- 2.
- (figure) naski 2
tiu parolo naskigis novajn pripensojn.
naskiĝi
- 1.
-
Esti naskita, veni en la vivon, aperi en la mondon (p.p.
ido):
ŝi naskiĝis en 1900;
naskiĝa lando, tago.
- 2.
- (figure)
Ekesti, estiĝi, okazi (p.p. io):
naskiĝis en li malbona intencoZ,
stranga sentoB,
deziro revidi la patrujon;
tiam naskiĝis granda bruo, disputo, milito;
ili devis batali kontraŭ ĉiam renaskiĝantaj
(refojiĝantaj) duboj, malhelpaĵoj;
ĉe la naskiĝo de la tago.
naskito
- ido 2
laŭ la konsilo de mia sinjoro [...] ni forigos
ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn
[10];
inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano
[11].
naskitaroZ
- idaro
denaska, kunnaskita
- 1.
-
Ekzistanta jam de la naskiĝo:
denaska surdeco;
lia denaskiĝa bona humoro
[12];
mi havas denaskan pasion spiti
[13].
- 2.
-
Asimilita jam en la frua infanaĝo de la medio, precipe de la
familio:
oni uzas tamen „gepatra lingvo“ ankaŭ
kiel ĝeneralan esprimon por denaska lingvo,
ĉar tian lingvon oni plej ofte lernas de ambaŭ gepatroj
PMEG.
denaskulo
-
Homo, kiu ion havas, scias, faras de naskotempo aŭ de
tre frua aĝo:
post tri tagoj mi senprobleme elturniĝis, kaj parolis
kvazaŭ denaskulo!
[14].
- a)
-
Homo, kiu lernis la Lingvon Internacian infanaĝe en
hejma medio.
dunaskito
- [15]
Ĉiu el la du idoj, naskitaj ĉe la sama akuŝo:
via dunaskito, malfeliĉa luanto de la bienoj de la
kronprinco
estas ruinigita
[16];
same vi falis en kampoj Rutulaj, Larido kaj Timbro, vi
dunaskitoj
de Daŭko, kaj tiel similaj, ke ne vin malsimiligis gepatroj
[17];
unu el la du dunaskitoj havis laman piedeton
[...] kaj tiu
alia havis sur la piedo ses fingrojn
[18];
kaj analoge:
trinaskito,
kvarnaskito,
kvinnaskito,
sesnaskito...
ĝemelo
duenaskito, duanaskito
-
Tiu el la idoj, naskita la dua:
mia duanaskito sin difinas por la armprofesio
[19].
frunaskito
-
Infano vivpova, sed naskiĝinta antaŭ la 39a
semajno de gravedeco.
novnaskito, novenaskito
-
Infano maksimume kelkajn semajnojn aĝa:
la malfermitaj okuloj havis la seriozan rigardon de
l' novenaskitoj
[20];
patrinknabino, kiu regule alportis al ni ĉiujare
novnaskiton,
venis je la sesa kaj duono
[21].
peknaskito
-
Infano, konceptita okaze de peka rilato:
peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo
[22].
Renaskiĝo
- renesanco
en Eŭropo dum centjaroj de la brila Renaskiĝo
[23].
solenaskita
-
(p.p. infano)
Ununura:
ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian
solenaskitan Filon,
por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan
vivon
[24].
solenaskito
-
Solenaskita infano:
tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian
solenaskiton
[25].
unuenaskito, unuanaskito
-
Tiu el la idoj, naskita la unua:
Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj
kaj el ilia graso
[26];
Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito
[27];
kvankam [Ŝimri] ne estis unuenaskito, tamen
lia
patro faris lin ĉefo
[28];
se lia edzino ne rekonis sian sangon en sia unuanaskito,
li siavice ne rekonis la sian en la dua
[29].
tradukoj
anglaj
~i 3.:
generate, span;
~i:
to bear, to give birth;
~anto a:
generator;
~anto b:
generator, generatrix;
~igi:
beget;
Re~iĝo :
renaissance.
belorusaj
~i:
нараджаць, параджаць, утвараць;
~ema:
пладавіты;
~igi:
параджаць;
~iĝi:
нараджацца, зараджацца;
~itaro:
патомства;
de~a, 1.:
прыроджаны;
de~a, 2.:
родны;
fru~ito:
заўчасна
народжаны;
Re~iĝo :
адраджэньне, рэнэсанс.
bretonaj
~i:
genel;
~ema:
gouennus, sperius;
~igi:
engehentañ;
~iĝi:
bezañ ganet;
de~a, :
enganet;
de~ulo:
henvroad;
fru~ito:
krouadur deuet a-raok e amzer;
Re~iĝo :
Azginivelezh.
ĉeĥaj
~i:
rodit, vzbudit.
francaj
~i 3.:
engendrer, générer, sous-tendre;
~i:
engendrer, enfanter, susciter, mettre au monde;
~o:
naissance;
~antino:
parturiente;
~anto a:
générateur;
~anto b:
génératrice;
~ema:
prolifique, très fécond;
~igi:
procréer, engendrer;
~iĝi:
naitre;
~itaro:
progéniture, descendance;
de~a, :
inné;
de~ulo:
natif (subst.);
du~ito:
jumeau, besson;
due~ito, :
puiné, cadet;
fru~ito:
enfant prématuré, prématuré;
nov~ito, :
nouveau-né, nourrisson, poupon;
pek~ito:
bâtard, enfant illégitime, enfant du péché;
Re~iĝo :
Renaissance;
sole~ita:
unique;
sole~ito:
enfant unique;
unue~ito, :
ainé, premier-né.
tri~ito:
triplé;
kvar~ito:
quadruplé;
kvin~ito:
quintuplé;
ses~ito:
sextuplé.
germanaj
~i 1.:
gebären;
~i 2.:
hervorbringen;
~i 3.:
erzeugen, bestimmen, aufspannen;
~antino:
Gebärende;
~anto a:
Erzeugende;
~anto b:
Erzeugende, Mantellinie;
~ema:
gebärfreudig, fruchtbar;
~igi:
zeugen, erzeugen;
~iĝi 1.:
geboren werden;
de~a, :
angeboren;
de~ulo a:
Esperanto-Muttersprachler;
de~ulo:
Muttersprachler;
due~ito, :
Zweitgeborene, Zweitgeborener;
fru~ito:
Frühgeborenes;
pek~ito:
Bastard (uneheliches Kind), uneheliches Kind;
Re~iĝo :
Renaissance;
unue~ito, :
Erstgeborene, Erstgeborener.
hispanaj
~i:
parir, dar a luz;
~o:
nacimiento;
~iĝi:
nacer.
hungaraj
~i 1.:
szül;
~i 2.:
szül, kelt;
~i 3.:
generál, alkot;
~antino:
szülő;
~anto a:
generálóelem;
~anto b:
alkotó;
~ema:
termékeny;
~igi 1.:
nemz;
~igi 2.:
napvilágra hoz, elindít ;
~iĝi 1.:
születik;
~iĝi 2.:
születik, támad , keletkezik;
~itaro:
ivadékok, utódok;
de~a, 1.:
született;
de~a, 2.:
születési;
de~ulo a:
született eszperantista;
de~ulo:
született beszélő, vmire született;
fru~ito:
koraszülött;
Re~iĝo :
reneszánsz.
konfido ~as konfidon:
a bizalom bizalmat szül.
nederlandaj
~i 1.:
baren;
~i 2.:
teweegbrengen;
~antino:
barende vrouw;
~ema:
vruchtbaar;
~igi:
verwekken;
~iĝi 1.:
geboren worden;
~iĝi 2.:
ontstaan;
~ito:
geborene;
~itaro:
nageslacht;
de~a, :
aangeboren;
de~ulo:
moedertaalspreker, native speaker;
fru~ito:
prematuurtje;
nov~ito, :
pasgeborene;
pek~ito:
bastaard, buitenechtelijk kind, natuurlijk kind, onwettig kind;
Re~iĝo :
renaissance;
sole~ita:
eniggeboren;
sole~ito:
eniggeboren kind;
unue~ito, :
eerstgeborene.
polaj
~i 1.:
rodzić;
~i 3.:
generować;
~i:
rodzić;
~antino:
rodząca;
~anto a:
generator;
~anto b:
tworząca;
~ema:
płodna;
~igi:
płodzić;
~iĝi 1.:
urodzić się;
~iĝi:
urodzić się;
~itaro:
potomstwo;
de~a, :
od urodzenia, wrodzony;
de~ulo:
rodowity;
fru~ito:
wcześniak;
Re~iĝo :
Odrodzenie.
portugalaj
~i 1.:
dar à luz, parir, gerar;
~i 2.:
gerar, criar;
~iĝi:
nascer.
rumanaj
~i 1.:
a naşte;
~i:
a naşte;
~iĝi:
a se naşte;
de~a, :
înnăscut.
rusaj
~i 1.:
родить;
~i 2.:
породить, произвести
на свет;
~i 3.:
порождать, образовать, натягивать;
~antino:
роженица;
~anto a:
порождающий
элемент;
~anto b:
образующая;
~ema:
плодовитый;
~igi:
породить;
~iĝi 1.:
родиться;
~iĝi 2.:
зародиться;
~ito:
рождённый (сущ.);
~itaro:
потомство;
de~a, 1.:
врождённый, прирождённый;
de~a, 2.:
родной, прирождённый;
du~ito:
двойняшка;
due~ito, :
второй (сущ., о ребёнке в
семье);
fru~ito:
недоносок, недоношенный ребёнок;
nov~ito, :
новорожденный
(сущ.);
pek~ito:
ублюдок;
Re~iĝo :
ренессанс, Возрождение;
sole~ita:
единородный;
sole~ito:
единственный ребёнок;
unue~ito, :
первородный (сущ.).
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 254.
pri hejmaj naskoj5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 13:86.
Plena Ilustrita Vortaro7.
Plena Ilustrita Vortaro8.
Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 169.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 1:3410.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 10:311.
La Nova Testamento, S. Luko 7:2812.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, pupludisto13.
Jan Werner: Terminologia Kurso14.
HoRo: HoRo 2002 en Salamanca, Hispanio, soc.culture.esperanto, 2002-06-2815.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, ĝemelo16.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 1317.
H. Vallienne: Ĉu li?, Postparolo18.
J. Hašek trad V. Váňa: La brava soldato Ŝvejk, http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20hasek,%20jaroslav%20-%20la%20brava%20soldato%20svejk%204.pdf19.
H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 190720.
trad. K. Bein: Internacia Krestomatio, Neniam plu!21.
H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 7a22.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 23:223.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, ĉapitro 3a, p. 32a24.
La Nova Testamento, S. Johano 3:1625.
La Nova Testamento, Al la Hebreoj 11:1726.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:427.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:1928.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 26:1029.
H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
[^Revo]
[nask.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.63 2012/04/25 10:10:08 ]