tradukoj:
be bg br de en es fr he hu la nl pl ru sk sv tp tr
*arane/o [1]
*araneo
- 1.
-
Iu el la ordo araneuloj,
kiu teksas reton el tre maldikaj, parte gluecaj fadenoj,
per kiu ĝi kaptas insektojn kaj ceterajn.
- 2.
-
Genro el la familio araneedoj
(Aranea).
araneaĵoZ
-
aranea reto.
araneuloj
-
Ordo el la filumo artikpieduloj
(Araneae), kun kvar kruroparoj, kapablaj
sekrecii fadenon.
luparaneo
-
Genro el familio
luparaneedoj
(Lycosa).
mararaneo
-
Granda dorna krabo kun longaj kruroj, ŝate manĝata en iuj
landoj,
genro el familio majedoj (Maja):
- Belegaj estas ĉi tiuj soleoj!...
- Bongustegaj estas ĉi tiuj mararaneoj!
[2].
[^Revo]
[arane.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.30 2009/08/18 19:17:06 ]