tradukoj: be ca de en es fr hu it nl ru sk sv

1arom/o

aromoTEZ

Delikata, agrabla odoro, parfumo, precipe efikanta sur la gustorgano: aromo de teo, de kafo, de vanilo; aromo de spicoj kaj floroj leviĝis al ili [1]; ĉiu floro havis balzaman aromon [2]; aroma likvoroZ, aeroZ; aromaj laŭrarboj [3]; aromaj branĉojZ; (figure) la aromon de la realeco ili (tiuj rakontoj) ne povas transdoni [4]; (figure) aromo de romantikeco.

aromaĵo

Substanco havanta aromon.

aromi

(ntr)
Havi aromon.

aromigiTEZ

Parfumi ion per aromaĵo: bukedoj da floroj aromigis la aeron. VD:odoro, spico.

aromherbo

KUI
Herbo uzata por aromigi pladojn.

tradukoj

anglaj

~o: aroma, smell, fragrance; ~aĵo: aromatic; ~i: smell (like); ~igi: aromatize; ~herbo: aromatic herb.

belorusaj

~o: водар, пах, пахучасьць, духмянасьць.

francaj

~o: arôme; ~aĵo: arôme, aromate; ~i: répandre un arôme, embaumer; ~igi: aromatiser; ~herbo: aromate, herbe aromatique.

germanaj

~o: Aroma; ~aĵo: Aroma; ~igi: aromatisieren; ~herbo: aromatische Kräuter.

hispanaj

~o: aroma, olor; ~i: oler; ~igi: aromatizar.

hungaraj

~o: aroma, illat; ~aĵo: aroma(anyag), eszencia; ~i: illatozik; ~igi: illatosít; ~herbo: illatos fűszer.

italaj

~o: aroma, profumo, fragranza; ~aĵo: aroma (sostanza), essenza (sostanza aromatica); ~i: profumare (intr); ~igi: profumare (dare aroma), aromatizzare; ~herbo: erba aromatica, sapore (erba aromatica).

katalunaj

~o: aroma; ~aĵo: substància aromàtica; ~i: desprendre aroma; ~igi: aromar, aromatitzar; ~herbo: herba aromàtica, fines herbes. ~a: aromàtic.

nederlandaj

~o: aroma, geur; ~aĵo: aromaat, geurstof; ~i: geuren, ruiken; ~igi: aromatiseren; ~herbo: aromatisch kruid, welriekend kruid.

rusaj

~o: аромат, благоухание; ~aĵo: ароматическое вещество; ~i: благоухать; ~igi: делать душистым, ароматизировать.

slovakaj

~o: vôňa; ~i: voňať.

svedaj

~o: arom, doft.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco

[^Revo] [arom.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2012/02/04 17:10:18 ]