tradukoj:
be br cs de en es fr hu it kek nl pl ru sk tp tr
*aŭskult/i [1]
*aŭskulti
(tr)
- 1.
-
Atenti por aŭdi:
kiu bone aŭskultas bone lernas;
ne aŭskultinte ne kondamnu[2];
aŭskulti sub la pordo, trans la muroZ;
kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas,
kion li ne revas[3].
- 2.
- (figure)
Obei, sekvi:
li ne volis aŭskulti miajn konsilojn.
aŭskultanto
-
Iu, kiu aŭskultas la elsendojn de radistacio:
ni reagas kaj citas el la lastaj korespondaĵoj de niaj
aŭskultantoj
[4].
aŭskultilo
[5]
- aŭdilo
mi ne plu ion scias, Niko, ― sonis en la aŭskultilo.
― Ĉu vi venos
[6]?
aŭskultumi
-
Sisteme aŭskulti la internajn bruojn de la korpo por
diagnozo:
la kuracisto aŭskultumas Krukon, esploras ĉiujn liajn organojn
kaj poste demandas lin pri lia seksumado
[7].
brustaŭskulti
-
Aŭskultumi,
esplori la internajn bruojn de
la pulmoj kaj de la koro.
fiksaŭskulti
-
Atente
aŭskulti,
ne moviĝante, ne bruante:
li eksilentis kaj fiksaŭskultis.
Trans la pordo laŭte ekridis la prizonulo
[8].
kapaŭskultilo
- kapaŭdilo
krei sian propran sonmondon? Iuj faras tion – tute konkrete
per
kapaŭskultiloj
[9].
subaŭskulti
-
Kaŝe aŭskulti:
Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj subaŭskultas
[10].
tradukoj
anglaj
~i:
listen;
sub~i:
eavesdrop.
belorusaj
~i:
слухаць;
sub~i:
падслухоўваць.
bretonaj
~ilo:
selaouell.
ĉeĥaj
~i:
poslouchat.
francaj
~i:
écouter;
~anto :
auditeur;
~ilo:
écouteur;
~umi:
ausculter;
brust~i:
ausculter;
fiks~i:
tendre l'oreille;
kap~ilo:
casque;
sub~i:
espionner (conversation).
germanaj
~i:
zuhören;
~ilo:
Hörer;
brust~i:
abhören ;
sub~i:
lauschen, abhören, (zufällig) mithören.
hispanaj
~i:
escuchar.
hungaraj
~i 1.:
hallgat, figyel;
~i 2.:
hallgat;
brust~i:
meghallgat;
sub~i:
hallgatózik.
italaj
~i:
ascoltare;
~anto :
ascoltatore;
~ilo:
auricolare (sost.);
~umi:
auscultare;
brust~i:
auscultare;
fiks~i:
tendere le orecchie;
kap~ilo:
cuffia (auricolari);
sub~i:
origliare.
kekĉiaj
~i:
ab̕ink;
~anto:
ab̕inel.
nederlandaj
~i:
luisteren;
brust~i:
ausculteren;
sub~i:
afluisteren.
polaj
~i 2.:
słuchać, posłuchać;
~i:
słuchać;
~ilo:
słuchawka;
brust~i:
osłuchiwać;
kap~ilo:
słuchawki nagłowne;
sub~i:
podsłuchiwać.
rusaj
~i:
слушать;
~ilo:
телефонная трубка, наушник, головной телефон, шлемофон;
brust~i:
аускультироват ь, выслушивать (мед.);
kap~ilo:
наушник, головной телефон, шлемофон;
sub~i:
подслушивать, подслушать.
slovakaj
~i:
počúvať.
tokiponaj
~i:
kute.
turkaj
~i:
dinlemek.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta4.
B. Pietrzak:
Semajnfine en Pola Radio, Pola Radio, 2007-01-055.
Plena Ilustrita Vortaro6.
Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 16a, p. 100a7.
L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el
Bervalo, 19748.
A. Grin, trad. J. Finkel:
La mondo brilanta, 20109.
M. Sandelin: [blogo], 2005-12-2810.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
[^Revo]
[auxsku.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.34 2012/01/04 11:10:12 ]