tradukoj: be de en es fr hu pl ru tr

balt/o

baltoTEZ

HIS Ano de eŭropa superetno, kiu en la 1a jarmilo p.K. priloĝis la teritorion de la sudorienta bordo de la Balta Maro ĝis la norda Dnepro kaj la baseno de Okao, kaj kies modernaj reprezentantoj estas latvoj kaj litovoj: okcidentaj baltoj estis prusoj [1].

baltaTEZ

1.
HISLIN Rilata al baltoj, ilia lingvo ktp: hodiaŭ el la baltaj lingvoj vivas nur du: la litova kaj la latva [2].
2.TEZ
Baltia, rilata al la Balta Maro: la baltaj ŝtatoj.

balta-slavaTEZ

LIN Rilata al tiu minimuma grupo da hindeŭropaj lingvoj, kiu entenas la lingvojn baltajn kaj slavajn.

tradukoj

anglaj

~o: Balt; ~a-slava: Balto-Slavic, Balto-Slavonic.

belorusaj

~o: балт; ~a: балтыйскі; ~a-slava: балта- славянскі .

francaj

~o: Balte; ~a: balte; ~a-slava: balto-slave.

germanaj

~o: Balte; ~a: baltisch; ~a-slava: baltoslawisch.

hispanaj

~o: balto; ~a-slava: baltoeslavo.

hungaraj

~o: balti (ember); ~a: balti; ~a-slava: balti-szláv.

polaj

~o: Bałt; ~a: bałtycki; ~a-slava: bałto-słowiański.

rusaj

~o: балт; ~a: балтийский ; ~a-slava: балто- славянский . ~aj lingvoj: балтийские языки .

turkaj

~o: Baltık; ~a: Baltık.

fontoj

1. P. Čeliauskas: Litovio dum jarcentoj, Kaunas, 2002. P. 13.
2. P. Čeliauskas: Litovio dum jarcentoj, Kaunas, 2002. P. 7.

administraj notoj

pri ~a 2.:
      La difino referencas al neekzistanta vorto "baltia".
      [MB]
    

[^Revo] [balt.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.8 2009/05/07 16:31:49 ]