tradukoj: be bg de en hu nl pl pt ru

Ano de balta etno,
kiu en la 1a jarmilo p.K. priloĝis la teritorion de la
suda bordo de la Balta Maro:
okcidentaj baltoj estis prusoj
[1];
antaŭ la 13a jarcento sur la kurŝa terlango vivis
prusoj, semboj, norde samogitoj, kurŝoj
[2];
la kruckavaliroj konkeris la prusojn kaj ekloĝis
ĉi tie meze de la 13a jarcento
[3].

= prusujano:
oni devas distingi inter la malnovaj prusoj
(aŭtoĥtonaj loĝantoj) kaj novaj prusoj (loĝantoj
de Prusujo, prusujanoj)
[4].

la prusa lingvo;
tiutempe (en la 14a jc) Prusujo
havis 85 urbojn ..., 1400 germanajn vilaĝojn
kaj plurajn vilaĝojn prusajn kaj polajn
[5].








