tradukoj: be bg br cs de en es fr hu it kek nl pl ru sk vo

*ban/i

*baniTEZ

(tr)
1.
Restigi iun aŭ ion en akvo, fluaĵo, precipe por lavi aŭ kuraci: bani infanon, ĉevalon; li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo [1]; (figure) Anglujo estas ĉiuflanke banata de la maro.
2.
(f, p.p. likvaĵo) Disflui super, malsekigi: larmoj banis liajn vangojn; ŝi estis banata per larmoj; herbejoj banataj de roso.
3.
TEK Restigi ion en likvaĵo por ricevi ian efikon: bani fotografan paperon en rivelilo.
VD:saturi, trempi, ĉirkaŭondi.

baniĝiTEZ

Sin bani, fariĝi banata: la arboj baniĝas en la rivero; oni trovis lin baniĝantan en sia sango; vasta lando baniĝanta en la briloj de la suno [2]. VD:droni.

bano

1.
Ago sin bani: matene, post la bano, mi faras oferojn al la dio Amut [3].
2.
Fluaĵo, en kiu oni banas 13: mi preparas al vi banon kaj parfumojn [4]; la bano estas tro varma.

banejoTEZ

Domo, ĉambro, en kiu oni sin banas.

banujo

Bankuvo: li sin banis en ŝtona banujo [5].

bolbano

KEMKUI Speciala varmigo kiu konsistas el mergado de vazo en varmegan aŭ bolantan likvon. finfine, en la bakujo varmigita je 180° C., dum 30 minutoj oni bolbanas plurajn individuajn pladetojn entenantajn la laktaĵon kiu fariĝos flaŭno. [6].

fiksbano

FOT
Ĥemia solvaĵo, uzata por igi fotografaĵon nedifektebla de la lumo.

sunbano

Elmetado de la korpo al la sunradioj.

ŝvitbanoTEZ

Bano en seka tre varmigita aero. VD:saŭno

*ŝvitbanejo

Parto de banejo en kiu oni sin ŝvitigas per varmega vaporo: la kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon [7].

Rim.: Kiel evidentas el la ekzemplo, la Fundamenta vorto ŝvitbanejo aperis jam antaŭ la apero de saŭnoj.

vaporbano

Bano en varma, tre malseka aero: la varmego atingas 47 gradojn, kio egalas la temperaturon de nia vaporbano [8]; du pastroj de malalta rango kondukis [lin] en vaporbanejon [9].

bangastoj

MED Malsanuloj, kiuj venas en banurbon por sin kuraci.

banurbo, banloko

MED Loko, kie oni kuracas per banoj (mineralaj, maraj).

tradukoj

anglaj

~i 1.: bathe; ~i 2.: wash over, rinse; ~i 3.: bathe, submerge, wash; ~iĝi: take a bath; ~o: bath; ~ejo: bathroom; ~ujo: bathtub; fiks~o: fixing agent; sun~o: sunbath; ŝvit~o: sauna; vapor~o: steambath; ~gastoj: bathers; ~urbo, ~loko: (hot) springs.

belorusaj

~i: купаць; ~iĝi: купацца; ~o: купаньне; ~ejo: купальня, баня; ~ujo: ванна; fiks~o: фіксаж; sun~o: сонечная ванна; ŝvit~o: саўна; ŝvit~ejo: парылка; vapor~o: парылка; ~urbo, ~loko: курорт.

bretonaj

~i 1.: soubañ; ~i 3.: soubañ; ~iĝi: kibellañ, kouronkañ; ~o 1.: kibelladenn, kouronkadenn; ~o 2.: kibellad; ~ejo: sal-gibellañ, kibelldi; ~ujo: kibell; fiks~o: stabilaer ; sun~o: heoliadenn; ŝvit~o: saona.

bulgaraj

~ejo: баня; ~ujo: вана.

ĉeĥaj

~i: koupat.

francaj

~i: baigner; ~iĝi: se baigner; ~o: bain; ~ejo: bain, salle de bain; ~ujo: baignoire; bol~o: bain-marie; fiks~o: fixateur; sun~o: bain de soleil; ŝvit~o: sauna, bain de vapeur sèche; vapor~o: bain de vapeur; ~gastoj: curistes; ~urbo, ~loko: station thermale, ville d'eaux.

germanaj

~i: baden; ~o: Bad; ~ejo: Bad; ~ujo: Badewanne, Wanne; bol~o: Wasserbad; fiks~o: Fixierbad; sun~o: Sonnenbad; ŝvit~o: Schwitzbad, Sauna; vapor~o: Dampfbad; ~gastoj: Badegäste; ~urbo, ~loko: Badeort.

hispanaj

~i: bañar; ~iĝi: bañarse; ~o: baño; ~ejo: baño, cuarto de baño; ~ujo: bañera; ~urbo, ~loko: balneario.

hungaraj

~i 1.: fürdet, füröszt; ~i 2.: áztat, füröszt; ~i 3.: áztat, füröszt; ~iĝi: fürdik, ázik; ~o 1.: fürdés; ~o 2.: fürdő; ~ejo: fürdőszoba, fürdőház; ~ujo: fürdőkád; fiks~o: rögzítőfürdő, fixálőfürdő; sun~o: napfürdő; ŝvit~o: izzasztófürdő, szauna; vapor~o: gőzürdő; ~gastoj: fürdővendégek; ~urbo, ~loko: fürdőhely.

italaj

bol~o: bagnomaria.

kekĉiaj

~iĝi: achink.

nederlandaj

~i: baden; ~o: bad; ~ejo: zwembad, bad; ~ujo: badkuip; fiks~o: fixeerbad; sun~o: zonnebad; ŝvit~o: sauna; vapor~o: stoombad; ~gastoj: badgasten; ~urbo, ~loko: badplaats.

polaj

~i 1.: kąpać, pławić; ~i 2.: kąpać, oblewać; ~i 3.: kąpać; ~iĝi: kąpać się, pławić się; ~o 1.: kąpiel; ~ejo: łazienka, salon kąpielowy; ~ujo: wanna, niecka kąpielowa; fiks~o: utrwalacz; sun~o: kąpiel słoneczna; ŝvit~o: łaźnia parowa, sauna, parówka; ŝvit~ejo: łaźnia parowa, sauna, parówka; vapor~o: łaźnia parowa, parówka; ~gastoj: kuracjusze; ~urbo, ~loko: uzdrowisko, kurort.

rusaj

~i: купать, окунать; ~iĝi: купаться; ~o: купание; ~ejo: купальня, баня; ~ujo: ванна; fiks~o: фиксаж, закрепитель ; sun~o: солнечная ванна; ŝvit~o: сауна; ŝvit~ejo: парилка, парная баня; vapor~o: парилка; ~gastoj: курортники ; ~urbo, ~loko: курорт.

slovakaj

~i: kúpať; ~iĝi: kúpať sa; ~o: kúpeľ; ~ejo: kúpeľňa; ~ujo: vaňa; sun~o: opaľovanie; vapor~o: parný kúpeľ; ~urbo, ~loko: kúpele.

volapukaj

~i: banön; ~o: ban.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 15:5
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap.3
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap.23
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap.1
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap.5
6. M. Corobu: soc.culture.esperanto, 2010-09-24
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §40.
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, antaŭp.
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap.20

administraj notoj

pri ~i:
        La referenco al "ĉirkaŭondi" estas stranga. (MB)
      
pri ~ejo:
        Indus aldoni "~ĉambro" (sub "ĉambro")
        kaj referencon al ĝi ĉi tie. (MB)
      
pri ŝvit~o:
        Kial ĉi tio nomiĝas "bano"?  Temas pri ŝvitado
        en aero, ne banado en likvo!  Krome, la Fundamenta 
        "ŝvitbanejo" rilatas al vaporbanejo, ne al saŭno 
        (kiu lasta ankoraŭ ne ekzistis).
        [Sergio]
      
pri vapor~o:
        Kial ĉi tio nomiĝas "bano"?  Temas pri ŝvitado
        en vaporo, ne banado en likvo!  Devas temi pri "vaporbanejo", 
        t.e. banejo en kiu estas aparta ejo por vaporŝvitado.
        [Sergio]
      

[^Revo] [ban.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2011/11/07 01:10:30 ]