tradukoj: be de en fr hu pl pt ru sv

*dron/i

*droniTEZ

(ntr)
1.
Perei per sufokiĝo en akvo: dronanto eĉ herbeton kaptas avide [1].
2.
MAR Ŝipperei per subakviĝo, enabismiĝi: la ŝipo dronis kun la tuta ŝipanaro.
3.TEZ
(figure) Enprofundiĝi kaj malaperi aŭ perdiĝi: droni en amaso da kusenoj; dronantaj en koto reloj; domo dronanta en silento kaj duonlumoB; la voĉo dronis en bruo; droni en krepuskoB, nebulo, mallumo, malproksimo; en azia lukso dronis la energio de l' faraonoj [2]; tute droninta epoko.
4.
(figure) Embarasiĝi kaj implikiĝi, esti superŝutata kaj embarasata per io: droni en ŝuldojZ; droni en detaloj[3]; droni en laboroj ĝis super la orelojZ.
5.
(figure) Enprofundiĝi kaj esti ekskluzive okupata per: droni en meditoB; droni en revoj, en siaj pensoj, en malesperoB; droni en larmoj, en enuo, en admiroB.

dronigiTEZ

1.TEZ
Igi dronanta 1 kaj 2: por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia [4]; ne maro dronigas ŝipon sed la ventoj [5]. VD:subakvigi, mergi, alfundigi, enabismigi.
2.
(figure) Enprofundigi: dronigi la manojn en la sangon de iu; la infano dronigis en la longaj haroj de l' hundo siajn malgrandajn manetojnB; dronigi glavon en ies brustonB; la brilo de la luno dronigis la montetojn kvazaŭ en vasta arĝenta bano; tiu kvartalo droniĝas en luksegaj ĝardenoj.
3.
(figure) Malaperigi, ĉesigi: la tondra ruliĝado de aŭtomobiloj dronigas (superbruas, senaŭdigas) ĉiujn aliajn bruojn; la ribelo estis dronigita en sango.

sin dronigiTEZ

Sin mortigi per subakviĝo: ‐ Ĉion bonan, messire, ‐ ŝi diris voĉe kaj pensis: „For, iel ajn for de ĉi tie, ekstere mi iros al la rivero kaj min dronigos“ [6].

droninto

Homo, kiu dronis.

tradukoj

anglaj

~i: drown.

belorusaj

~i: тануць, патанаць; ~igi: тапіць, утапіць; sin ~igi: тапіцца, утапіцца.

francaj

~i: couler, faire naufrage, se noyer, sombrer; ~igi: couler, faire sombrer, noyer, plonger; sin ~igi: se noyer.

germanaj

~i: ertrinken, untergehen; ~igi: ertränken, tauchen, tunken, untertunken, eintunken; sin ~igi: sich ertränken; ~into : Ertrunkener.

hungaraj

~i 1.: vízbe fúl, belefullad; ~i 2.: elsüllyed; ~i 3.: elmerül; ~i 4.: merül; ~i 5.: elmélyed, elmerül; ~igi 1.: vízbe fojt; ~igi 2.: süllyeszt, belemélyeszt; ~igi 3.: elfojt, megfojt; sin ~igi: vízbe öli magát.

polaj

~i 1.: utonąć, utopić się; ~i 2.: zatonąć; ~i 3.: tonąć, utonąć; ~i 4.: tonąć, utonąć; ~i 5.: tonąć, utonąć, zatonąć, zatopić się; ~igi 1.: topić, zatapiać; ~igi 2.: topić, zatapiać; ~igi 3.: topić; sin ~igi: topić się, utopić się; ~into : topielec.

portugalaj

~i 1.: afogar-se; ~i 2.: afundar, soçobrar, ir a pique, ir ao fundo; ~i 3.: afundar, mergulhar; ~i 4.: afundar, afogar-se, mergulhar; ~i 5.: afundar, afogar-se, mergulhar.

rusaj

~i: тонуть, утонуть, утопать; ~igi: топить, утопить; sin ~igi: топиться, утопиться.

svedaj

~i 1.: drunkna; ~i 2.: gå under; ~i 3.: drunkna; ~i 4.: drunkna; ~i 5.: försjunka, drunkna; ~igi: dränka.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. Antaŭparolo
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24a

administraj notoj

pri ~i 2.:
          "Enabismiĝi" meritus aperi sub "abismo". Ĝi
          aspektas
          bona beletra sinonimo de tiu snc kaj ankaŭ de la
          figuraj.
          Enkonduki artikolon "sinki".
          [MB]
        

[^Revo] [dron.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2012/04/07 13:10:07 ]