tradukoj: be br de en fr hu pl ru

*bask/o [1]

*basko

1.
TEKS Pendanta parto de vesto, plejofte trunka,
a)
refaldebla: jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto [2]; [tegmenta herbo,] per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon nek garbiganto sian baskon [3]; Lemuel ree kuŝiĝis kaj tiris la baskojn de sia kapovesto sur la vizaĝon [4];
b)
aŭ nur ornamcela: baskojn de l' frako vivige agitis vento petola tra vintra pejzaĝ' [5]; mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon [6].
2.
(figure) Tia parto de vesto, konsiderata kiel ŝirmilo por valora posedaĵo, aŭ simbolanta la povon de ĝia portanto: ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj [7]; malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro, ĉar li malkovris la baskon de sia patro [8]; ĉio, pri kio antaŭe vi ne kuraĝis eĉ revi, dum vi vivis sub basko de la drinkulo edzo [9]; (frazaĵo) vivi sub ies basko; la friponoj tie sub la basko (kaŝe) pretigas jam petoskribojn [10]; (frazaĵo) fari ion sub la basko; en tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo (humile petos permeson lin sekvi), kaj diros: „Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi“ [11]; (frazaĵo) tiri ies baskon. VD:sino 1.a

tradukoj

anglaj

~o: coattails, train.

belorusaj

~o: крысо.

bretonaj

~o: pastell.

francaj

~o: basque, pan, rabat, giron. vivi sub ies ~o: vivre dans l'ombre de qn, être accroché aux basques de qn; fari ion sub la ~o: faire qc sous le manteau.

germanaj

~o: Rockschoß.

hungaraj

~o: ruhaszárny, hajtóka, kabátszárny. vivi sub ies ~o: vki árnyékában él, vki szoknyájába kapaszkodik; fari ion sub la ~o: vmi leple alatt tesz.

polaj

~o b: poła (np. marynarki), tren (sukni).

rusaj

~o: пола (одежды).

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥagaj 2:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 129:7
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6
5. R. Schwartz: La Stranga Butiko, Tro homa sorto de iu neĝhomo
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 6:1
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 49:22
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 27:20
9. A. Kruzs: Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , La lingvo de okuloj, leciono 15a
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:4
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 8:23

[^Revo] [bask.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2009/03/03 17:30:42 ]