tradukoj: de en es fr hu it nl pl ru

8sin/o Z[1]

sinoTEZ

1.TEZ
Intima, centra parto de homo.
a)TEZ
ANA Homa brusto kaj ventro, trunkantaŭo: ŝi premis la infanon al sia sino.
b)
Homa internaĵo: kiam mi estis ankoraŭ en la sino de mia patrino; Jesuo enkarniĝis en la sino de Mario.
c)TEZ
(figure) Koro, sidejo de la sentoj.
d)
Parto de la vesto, kiu kovras la bruston: li metis sian manon en sian sinonZ.
2.
(figure) Mezo, kaŝita parto de io: ni ne scias, kion kaŝas en sia sino la estonteco.

sine deTEZ

(prepoziciaĵo)
En la sino de, en la interno de, ene de1: la loĝantoj de la tuta mondo pli kaj pli konsciiĝas pri la solidareco, kiu unuigas ilin sine de unika monda spaco [2].

tradukoj

anglaj

~o a: bosom; ~o 1.: lap.

francaj

~o: sein (intérieur); ~e de: au sein de.

germanaj

~o a: Brust, Busen; ~o 1.: Schoß; ~o 2.: Inneres.

hispanaj

~o: seno; ~e de: en el seno de.

hungaraj

~o a: kebel, mell; ~o b: anyaméh; ~o c: benső, kebel; ~o d: kebel (ruharész); ~o 1.: öl; ~o 2.: benső, méh.

italaj

~o: seno (interiorità).

nederlandaj

~o a: borst, boezem; ~o b: buik; ~o 1.: schoot.

polaj

~o a: łono; ~o d: pazucha.

rusaj

~o a: грудь; ~o b: лоно; ~o c: сердце (f); ~o d: пазуха; ~o 2.: лоно.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Civitanoj de la Mondo: Kial Mondcivitanoj?, [2006?]

[^Revo] [sin.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/12/01 21:10:08 ]