tradukoj: de en es fr pl ru sk sv

1benzin/o

benzino

KEM
Nepura substanco petrola, miksaĵo el malpezaj hidrokarbidoj (bolantaj ĉe 30―205°C), ekstraktata precipe el nafto post distilado kaj uzata kiel solvilo aŭ kiel brulaĵo en motoroj: post trisemajna traktado la komercistoj akceptis vendi benzinon je normala prezo [1].

rafinita benzino

KEM
Benzino vendata en komerco por forigado de grasaj makuloj.

benzinejo

Loko, kie aŭtistoj povas provizi sin per benzino. SIN:benzinstacio

benzinstacio

= benzinejo: LUKoil planas ĝis 2005 estigi en Bulgario distribuan reton de 150 benzinstacioj [2].

benzinujo

Parto de la aŭto, avio ktp, kie estas tenata la uzota benzino.

benzinkruĉo

Metallada kruĉo por transporto de la benzino.

tradukoj

anglaj

~o: gasoline (usone), petrol (brite); ~ejo: gas station (usone), filling station (usone), petrol station (brite); ~stacio: gas station (usone), filling station (usone), petrol station (brite); ~ujo: gas tank (usone), petrol tank (brite); ~kruĉo: gas can (usone), petrol can (brite).

francaj

~o: essence; ~ejo: station-service; ~stacio: station-service; ~ujo: réservoir à essence; ~kruĉo: jerricane.

germanaj

~o: Benzin; rafinita ~o: Reinigungsbenzin; ~ejo: Tankstelle; ~stacio: Tankstelle; ~ujo: Benzintank; ~kruĉo: Benzinkanister.

hispanaj

~o: bencina.

polaj

~o: benzyna; ~ejo: stacja benzynowa; ~stacio: stacja benzynowa; ~ujo: bak, zbiornik paliwa; ~kruĉo: kanister.

rusaj

~o: бензин; ~ejo: бензозаправочная станция, бензозаправка; ~stacio: бензозаправочная станция; ~ujo: бензобак; ~kruĉo: канистра.

slovakaj

~o: benzín; ~ujo: nádrž.

svedaj

~o: bensin; ~ejo: bensinmack, bensinstation; ~stacio: bensinmack, bensinstation; ~ujo: bensintank; ~kruĉo: bensindunk.

fontoj

1. Zandandu Ntomono Zola: Ekonomio dum la milito, Monato, jaro 1999a, n-ro 3a, p. 9a
2. Evgeni Georgiev: Pliigita aktivado de LUKoil, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 10a

administraj notoj

pri ~o :
      Enkonduki derivaĵon "~ilo" sub "solvi". (MB)
    
pri rafinita ~o :
      Pri kio temas precize? Estas multaj diversaj specoj de benzino
      troveblaj en butikoj por diversaj hejmaj aŭ kampadaj uzoj.
      Estus bone plidetaligi la temon.(MB)
    

[^Revo] [benzin.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2010/10/20 16:30:43 ]