tradukoj: bg de en fa fr hu pl pt

blog/o

blogo

(neologismo)
Interreta taglibro: la vorto blogo devenas de la samsignifa angla vorto blog [1]; mi ree ŝanĝis la servilon de mia blogo [2]; en blogo Irananoj estas trovintaj tiun lokon en kiu ili povas libere esprimi sin [3].

blogaĵo

(neologismo)
Unuopa aldonaĵo en blogo: en ĉi-blogaĵo oni metas bazajn informojn pri la kongreso [4].

blogaro

(neologismo)
Aro da blogoj en sama servilo: la ideo malantaŭ blogaro estas proponi spacon tute funkciantan en Esperanto [5].

blogero

(neologismo)
=blogaĵo tiu ĉi estas mia unua komenteto al blogero [6].

blogi

(neologismo)
Skribi blogon per aldono de blogaĵoj: ankaŭ mi blogas en Esperanto [7].

tradukoj

anglaj

~o: blog.

bulgaraj

~o: блог.

francaj

~o: blog.

germanaj

~o: Blog; ~aĵo: Blog Beitrag; ~aro: Blogs (auf einem Server); ~ero: Blog Beitrag; ~i: Blog schreiben.

hungaraj

~o: hálónapló, webnapló, blog; ~aĵo: hálónapló-bejegyzés, blogbejegyzés; ~aro: bloggyűjtemény; ~ero: hálónapló-bejegyzés, blogbejegyzés; ~i: hálónaplót ír, blogozik.

persaj

~o: وب‌نوشت، وبلاگ، بلاگ.

polaj

~o: blog, pamiętnik internetowy; ~aĵo: wpis w blogu, wpis w pamiętniku internetowym; ~ero: wpis w blogu, wpis w pamiętniku internetowym; ~i: pisać blog, pisać bloga (pot.), prowadzić blog, pisać pamiętnik internetowy, prowadzić pamiętnik internetowy.

portugalaj

~o: blogue.

fontoj

1. Blogo, Vikipedio
2. Fotono: Al mia nova blogo, Blogo de senvalorulino
3. Behrouz Soroushian: Blogo de 8-jara knabino, Beĉjo: La mondo el mia vidpunkto
4. Baza Informo, La 92a Japana Esperanto-Kongreso
5. Oftaj Demandoj, Ĝangalo
6. Kolonjano kaj Bertilo Wennergren: Datoj kaj horoj, BBBlogo
7. Razen Manandhar kaj Luis Guillermo Restrepo Rivas: Bedaŭrinda morto proksime de la pinto, Skribitaj Pensoj

administraj notoj

pri ~o :
    Mankas fakindiko. Ĉu KOMP (komputiko)? Ĉu aldoni la
    fakon InterReto al ReVo?
    [LP]
    

[^Revo] [blog.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.10 2010/04/09 16:32:20 ]