tradukoj: be br cs de en es fr hu pl ru sk

*blov/i

*blovi

1.
(ntr)
Puŝi, ekmovi la aeron iamaniere: fortega vento blovas [1]; blovi sur la varman supon; blovi sur la fajron por ĝin eksciti; blovi en fluton; blovu per trumpeto inter la nacioj [2]; blovi per la korno de ribeloZ.
2.
(tr)
Puŝi la aeron sur aŭ en ion: blovi la suponZ; blovi la teonZ; blovi trumpetonZ; (figure) tiu espero blovas freŝan forton en niajn brustojn; reblovi en iu la fajron de l' venĝemoZ.

blovo

Puŝo de aero: diru al mi, ĉu ni parolos pri la vetero kaj blovo, aŭ ĉu ni estos sinceraj [3]?

blovado

Granda aŭ daŭra puŝo de aero: neĝa blovado (neĝa ventego) [4]; aŭdiĝis blovado de delikata venteto [5].

blovaĵo

La aero, spiraĵo, odoro, kiu estas eligata aŭ alportata de la blovado: kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo [6]. VD:aromo, haladzo, parfumo

blovilo

Speciala ilo por blovi: li revigligis la fajron per blovilo. PRT:balgo

ĉirkaŭblovi

(tr)
Ĉirkaŭi blovante, blovi al la ĉirkaŭo de: la akra vento ĉirkaŭblovis lian korpon [7].

disblovi

(tr)
Disigi per blovo: ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento [8]; (figure) disblovi la iluziojn de iu.

*forblovi

(tr)
Forigi per blovo: la vento forblovis de mia kapo la ĉapon [9]; la vento forblovis la nubojnZ.

trablovo

Fluo da aero, kiu trairas ejon aŭ lokon de iu flanko al alia kontraŭa: la trablovoj estas ĉiam danĝeraj por la sano.

plenblovi

(tr)
Ŝveligi, pufigi per blovo: plenblovi sapan vezikon; plenblovita veloB; plenblovi la lipojn (malŝate) [10]; plenblovi sin de malhumileco [11].

spirblovi

(ntr)
Blovi elspirante: la maljuna ĉevalo ... svingadis la voston, spirblovadis kaj ... vane penis kuri pli rapide [12].

bloveksciti

(tr)
Eksciti blovante: blovekscitante la fajron [13]

blovestingi

(tr)
Estingi blovante: blovestingi kandelon.

tradukoj

anglaj

~i: blow.

belorusaj

~i: дзьмуць, дзьмухаць, надзімаць; ~ado: подых, павеў; ~aĵo: подых, павеў; ~ilo: мех (прылада); dis~i: разьвеяць; for~i: разьвеяць; tra~o: скразьняк; plen~i: надзімаць, разьдзімаць; ~eksciti: разьдзімаць; ~estingi: задзьмуць, загасіць. neĝa ~ado: завея, завіруха.

bretonaj

~i: c'hwezhañ; ~aĵo: c'hwezhadenn; ~ilo: megin, c'hwezherez; tra~o: avel-sil; plen~i: c'hwezañ; spir~i: dianaliñ; ~eksciti: c'hwezhañ; ~estingi: c'hwezhañ.

ĉeĥaj

~i: vanout.

francaj

~i: souffler; ~o: souffle; ~ado: souffle; ~aĵo: bouffée, exhalaison; ~ilo: soufflet; dis~i: souffler , dissiper ; for~i: souffler ; tra~o: courant d'air; plen~i: gonfler ; spir~i: expirer ; ~eksciti: attiser; ~estingi: souffler .

germanaj

~i: blasen, wehen, pusten; ~aĵo: Brise, Hauch, Puste; ~ilo: Blasebalg; dis~i: wegblasen, verwehen; for~i: wegblasen, verwehen; tra~o: Zug, Durchzug; plen~i: aufblasen, aufpusten; spir~i: pusten; ~eksciti: anfachen; ~estingi: ausblasen, auspusten.

hispanaj

~i: soplar.

hungaraj

~i: fúj; ~o: fújás, fuvallat; ~ado: fúvás; ~aĵo: fuvallat, fuvalom; ~ilo: fújtató; ĉirkaŭ~i: körbefúj; dis~i: szétfúj; for~i: elfúj; tra~o: huzat; plen~i: felfúj; spir~i: kifúj, fújtat ; ~eksciti: fúj , éleszt ; ~estingi: elfúj . neĝa ~ado: hófúvás; plen~i la lipojn: lebiggyeszti az ajkát.

polaj

~i 1.: dmuchać, dąć, wiać; ~i 2.: dmuchać na coś, w coś, dąć w coś; ~o: podmuch, powiew, dmuchnięcie, tchnienie; ~ado: wicher; ~aĵo: podmuch, powiew; ~ilo: dmuchawa; ĉirkaŭ~i: owiewać; dis~i: rozwiewać, rozdmuchiwać; for~i: wydmuchiwać, wywiewać; tra~o: przeciąg, przewiew; plen~i: nadmuchiwać, nadymać, rozdymać; spir~i: dmuchać, chuchać, wydychać, wzdychać, tchnąć, dyszeć; ~eksciti: rozdmuchiwać (żar, ogień), wzniecać (ogień); ~estingi: zdmuchnąć. neĝa ~ado: zamieć, zawieja, zadymka, zawierucha.

rusaj

~i: дуть, надувать, вдувать; ~o: дуновение; ~ado: дуновение; ~aĵo: дуновение; ~ilo: мехи (инструмент); ĉirkaŭ~i: обдуть, обдувать; dis~i: развеять; for~i: развеять; tra~o: сквозняк; plen~i: надувать, надуть, раздувать, раздуть; spir~i: выдохнуть, дохнуть, дыхнуть, тяжело дышать, пыхтеть; ~eksciti: раздувать, раздуть; ~estingi: тушить, потушить, гасить, погасить, задувать, задуть. neĝa ~ado: метель.

slovakaj

~i 1.: viať; ~i 2.: fúkať.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 11a
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:27
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo, (rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando))
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 19:12
6. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 1:4
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, poligono
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin), 4
13. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

[^Revo] [blov.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2009/03/18 17:32:08 ]