tradukoj:
be bg br ca de en fr pl ru sv
*bot/o [1]
*boto
Alta ŝuo
kaŭĉuka aŭ leda, kiu atingas ĝis genuo:
najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas
[2];
la afero ne marŝas per sepmejlaj botoj
(tre rapide).
boteto
Ŝuo meza inter
boto kaj ordinara ŝuo, iom superanta la maleolon.
botisto
Faristo de botoj kaj aliaj piedvestoj:
ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo
[3].
leki la botojn
(frazaĵo)
-
Malnoble flati, servutece
konduti:
Kaŭser scias konduti en la ĉeesto de la intendanto pli
dece-konvene ol tiuj ŝiaj kolegoj, nek provante konkuri, nek
botante la botojn
[4];
la landaj esperantistaj organizaĵoj ... servute
lekis la botojn de la regantoj, asertante, ke la
esperantistoj
ne estas malamikoj de la ekzistantaj registaroj kaj de la
ŝtataj lingvoj
[5].
[^Revo]
[bot.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.20 2011/12/04 13:10:19 ]