tradukoj: be ca cs de en es fr hu it pl ru sv

*bul/o [1]

*buloTEZ

Peco da ia ajn materio kun proksimuma formo de globo, sfero: bulo el tero, pasto, viando, neĝo, papero, pano.

buligiTEZ

Premi aŭ iel formi al bulo: Ĉiŭ Jang demetis la surtuton, rule buligis kaj metis ĝin sur apudan seĝon [2].

buliĝi, kunbuliĝi

(ntr)
Formiĝi kiel bulo kunpremiĝe, ŝvele aŭ alimaniere: la nuboj kunbuliĝis en unu solan grandan minacan mason [3]; oni trovis ŝin, en la soleca lito, buliĝinta kiel salikoko [4].

fadenbuloTEZ

Bulforma volvaĵo da fadeno.

harbulo

Kunturnaĵo da haroj bule noditaj sur la verto aŭ ĉe la nuko: ho, ŝia ebona hararo densa kaj brile glata! Jen hispana pinglo en helena harbulo [5].

tradukoj

anglaj

~o: ball, lump; faden~o: threadball, yarnball.

belorusaj

~o: камяк, клёцка (pasta), фрыкадэлька (vianda), сьняжок (neĝa); faden~o: клубок.

ĉeĥaj

~o: hrouda, knedlík.

francaj

~o: boule; ~igi: mettre en boule (sens propre); ~iĝi, : se blottir, se mettre en boule> (sens propre), s'enrouler; faden~o: pelote ; har~o: chignon.

germanaj

~o: Kloß, Ball; faden~o: Knäuel.

hispanaj

~o: bola.

hungaraj

~o: gombóc; ~iĝi, : gomolyog, összegömbölyödik; faden~o: gombolyag.

italaj

~o: boccia; faden~o: gomitolo; har~o: crocchia.

katalunaj

~o: bola; ~igi: fer una bola; ~iĝi, : apilar-se (en forma de bola); faden~o: cabdell; har~o: trossa, castanya.

polaj

~o: buła, bryła, klucha, kłąb, bochen; ~igi: formować bułę, lepić kluchę, zwijać w kłąb; ~iĝi, : zwijać się w kulkę, zbrylać się, zbijać się; faden~o: motek, kłębek; har~o: kok.

rusaj

~o: комок, ком, клёцка (pasta), фрикаделька (vianda), снежок (neĝa); faden~o: клубок.

svedaj

faden~o: nystan.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Fang Ĝjaĝjun, trad. Ŭang Ŝiĵong: Kanto-stelulo migranta inter kafejoj, El popola Ĉinio, 1987-08, p. 37-39a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
4. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
5. Guo Moruo, trad. -: Karamela Knabino, Ĉina Radio Internacia, 2003-12-26

[^Revo] [bul.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2011/12/10 15:10:24 ]