tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

*glob/o

*globo

1.
Sferforma, bulforma korpo aŭ objekto: ronda balono estas globo; GEOG terglobo; GEOG kartona geografia globo (globuso); ANA okulglobo; SPO globo de bilardo.
2.
MAT[1]
a)
(kun centro a kaj radiuso ρ, en metrika spaco) Subaro konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al a estas malpli granda ol ρ: globoj estas malfermitaj subaroj.
Rim.: Ĉi-sence troveblas ankaŭ „bulo“ [2]. Eblas difini ankaŭ „fermitajn globojn“, se oni allasas, ke la distanco al la centro egalu la radiuson. Kontrastcele oni foje nomas la ĉi-supre difinitajn globojn „malfermitaj globoj“.
b)
=sfero (kiel solido).

globa

Globforma: globe kunvolvita tuketoZ.

globeto

Malgranda globo: aerglobeto; BIO sangaj globetoj; MED farmaciaj globetoj.

duonglobo

Duono de globo; objekto havanta tian formon: ANA la dekstra duonglobo de la cerbo; GEOG la norda duonglobo; GEOG la orienta duonglobo; antipodo estas loko de la tero kuŝanta sub niaj piedoj sur la alia duonglobo PV.

fadenglobo

(evitinde) =fadenbulo

platglobo

GEOG
Mapo de la tuta terglobo.

tradukoj

anglaj

~o a: ball; ~o b: sphere, ball; duon~o: hemisphere. dekstra duon~o de la cerbo: hemisphere; norda duon~o: northern hemisphere; orienta duon~o: eastern hemisphere.

belorusaj

~o: шар, куля, сфэра; ~a: шараабрысны, шарападобны, круглы, сфэрычны; ~eto: шарык; duon~o: паўшар'е, паўкуля; plat~o: плянісфэра.

francaj

~o 1.: globe, boule; ~o a: boule; ~o b: sphère, boule; ~a: rond, sphérique; ~eto: globule, bulle; duon~o: hémisphère; faden~o: pelote; plat~o: planisphère. ter~o: globe terrestre; geografia ~o: globe; okul~o: globe oculaire.

germanaj

~o 1.: Kugel; ~o a: Kugel; ~o b: Kugel; ~a: kugelig; ~eto: Kügelchen; faden~o: Garnknäuel; plat~o: Weltkarte. dekstra duon~o de la cerbo: Halbkugel, Hemisphäre.

hispanaj

~o 1.: globo; duon~o: hemisferio; plat~o: planisferio. ter~o: globo terraqueo; okul~o: globo ocular; : glóbulo; dekstra duon~o de la cerbo: hemisfero derecho; norda duon~o: hemisferio norte; orienta duon~o: hemisferio oriental.

hungaraj

~o 1.: biliárdgolyó; ~a: gömb alakú; duon~o: félgömb; plat~o: világtérkép. ter~o: földgolyó; geografia ~o: földgömb; okul~o: szemgolyó; dekstra duon~o de la cerbo: jobb félteke; norda duon~o: északi félgömb; orienta duon~o: keleti félgömb.

nederlandaj

~o 1.: bal, bol; ~o: bol; ~a: bolvormig; ~eto: bolletje; duon~o: halfrond, hemisfeer; plat~o: wereldkaart. ter~o: aardbol; geografia ~o: wereldbol; okul~o: oogbal, oogbol; dekstra duon~o de la cerbo: rechter hersenhelft; norda duon~o: noordelijk halfrond; orienta duon~o: oostelijk halfrond.

polaj

~o a: kula (w przestrzeni metrycznej); ~o b: kula (bryła); ~a: kulisty; ~eto: kulka; duon~o: półkula; faden~o: kłębek. ter~o: kula; okul~o: gałka oczna; dekstra duon~o de la cerbo: półkula.

portugalaj

~o: globo, bola, orbe; ~a: globular; ~eto: glóbulo; duon~o: hemisfério; plat~o: planisfério.

rusaj

~o a: шар; ~o b: шар; ~o: шар; ~a: шаровидный, шарообразный, круглый; ~eto: шарик; duon~o: полушарие; faden~o: клубок; plat~o: планисфера. ter~o: земной шар; okul~o: глазное яблоко; dekstra duon~o de la cerbo: правое полушарие мозга; norda duon~o: северное полушарие Земли; orienta duon~o: восточное полушарие Земли.

fontoj

1. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
2. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §53

administraj notoj

pri ~eto:
    Mi ne certas, pri kio temas la farmaciaj ~etoj. Cxu sinonimoj
    de „granolo“? [MB]
  
pri faden~o :
      La PV-a difino estas „volvaĵeto da fadeno“
kaj
      mi ne vidas esencan diferencon disde „fadenbulo“.
      [MB]
    

[^Revo] [glob.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2007/07/02 16:30:33 ]