tradukoj: be de el en es fr hu it nl pl pt ru

1sfer/o

sfero

1.
MAT
a)
[1] Tridimensia surfaco, konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al iu punkto (ĝia centro) egalas al iu valoro (ĝia radiuso). VD:centro, diametro, radiuso; PRT:zono, vertoĉapo, kaloto.
b)
[2] Solido, kiun limas sfero 1.a. SIN:globo; PRT:segmento, globtavolo, sferdisko.
2.
Ĉia objekto pli-malpli samforma kiel sfero 1.a1.b: la sfero ĉielaZ. VD:bulo, globo, rondo
3.
(figure) Medio; kampo de agado: ĉiu povas agadi aparte en sia sfero, laŭ siaj fortojZ; ĉiuj sferoj de la homa societoZ; bone konata en sferoj pedagogaj lingvistoZ VD:regiono, rondo, tereno

sfera

1.
Rilata al sfero: sferaj koordinatoj.
2.
Havanta formon de sfero: sfera kapo; duonsfera kupolo.

duonsfero

[3]
1.
MAT Ĉiu el la du partoj de sfero, apartigitaj per ebeno trapasanta ĝian centron. SIN:hemisfero
2.
GEOG Ĉiu el la du partoj de la tersurfaco, dividitaj per la ekvatoro aŭ meridiano: la Ekvatoro de Tero estas imaga ronda linio, egaldistanca al la norda kaj suda polusoj, kiu dividas la tersurfacon en nordan kaj sudan duonsferojn [4]; [San-Paŭlo] estas la plej grava ekonomia centro kaj plej granda urbo kaj de Brazilo kaj de la suda duonsfero entute [5]; Bondezirojn por la nova jaro ankaŭ el la okcidenta duonsfero! [6]. VD:duonglobo
3.
AST Ĉiu el la du partoj de la ĉielosfero, apartigitaj per la ekvatora ebeno: kelkaj steloj komencis lumi, kaj se la inĝeniero estus kun siaj kamaradoj, li certe rimarkus, ke tiuj ĉi steloj ne apartenis al la norda duonsfero [7].

duonsfera

1.
Havanta la formon de duonsfero: kupolo [estas] duonsfera konstruo en formo de renversita kaliko [8].
2.
Iel rilata al duonsfero: li iniciatis kelkajn projektojn de duonsfera skalo (t.e. koncernantajn la tutan orientan aŭ sudan aŭ alian duonsferon).

tradukoj

anglaj

~o b: sphere, ball; ~o: sphere; duon~o: hemisphere, half sphere; duon~a: hemispheric, hemispherical.

belorusaj

~o a: сфэра; ~o b: шар, куля; ~o 2.: сфэра, шар, куля; ~o 3.: сфэра, поле (дзейнасьці); ~a: сфэрычны; duon~o: паўсфэра, паўшар'е, паўкуля.

francaj

~o b: sphère, boule; ~o: sphère; ~a: sphérique; duon~o: demie sphère; duon~a: hémisphérique.

germanaj

~o a: Kugeloberfläche, Sphäre; ~o b: Kugel; ~o 3.: Sphäre; duon~o: Halbkugel.

grekaj

duon~o: ημισφαίριο; duon~a: ημισφαιρικός.

hispanaj

~o: esfera; ~a: esférico; duon~o: semiesfera. ~o ĉiela: esfera celeste; ~aj koordinatoj: coordenadas esféricas.

hungaraj

~o a: gömbhéj, gömbfelület; ~o b: gömb; ~o 2.: gömb, glóbusz; ~o 3.: szféra; ~a: gömb-, gömbölyű, gömb alakú. duon~a kupolo: félgömb kupola.

italaj

~o: sfera; ~a: sferico.

nederlandaj

~o: sfeer; ~a: sferisch, bolvormig; duon~a 1.: half rond.

polaj

~o a: sfera; ~o b: kula; duon~o: półsfera; duon~a: półkulisty.

portugalaj

~o: esfera; ~a: esférico; duon~o: semi-esfera; duon~a 1.: hemisférico.

rusaj

~o a: сфера; ~o b: шар; ~o 2.: сфера, шар; ~o 3.: сфера, поле деятельности; ~a: сферический; duon~o: полусфера, полушарие; duon~a 1.: полусферический .

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
2. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. Vikipedio, Ekvatoro
5. San-Paŭlo
6. Don HARLOW: AEKO
7. Jules Verne, tr. J. Wałaszek: La mistera insulo, Ĉap. 3a
8. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Art. „kupolo“

administraj notoj

pri duon~o:
        Kontroli trd de/en. [MB]
      

[^Revo] [sfer.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2010/08/03 16:31:30 ]