tradukoj: be de en es fr hu pl pt ru sv

2diktator/o

diktatoroTEZ

POL Regnestro kun absoluta povo: en Romio, en tempo de danĝero, la senato povis nomumi diktatoron por semonata regado; komenciĝis longa kaj severa reĝimo de la diktatoro Franko [1]; (figure) hejme ŝi estas diktatoro (tre ordonema persono). VD:arbitra, aŭtokrato, despoto, tirano

diktatora

Rilata al diktatoro, al lia regado; inda je diktatoro: la eksterlanda politiko de Usono apogas nuntempe alian diktatoran reĝimon [2].

diktatoreco

1.
Eco de diktatoro.
2.TEZ
POL Regado de diktatoro: [en Romio] plej diversaj regadformoj estis elprovataj: reĝeco, respubliko, diktatoreco, imperiestreco... [3]; en Ĉinio, kie sub la diktatoreco de la Ĉina Komunista Partio ne ekzistas penslibereco [4]. VD:diktaturo

diktatorema

Ema trudi siajn decidojn: diktatorema gvidanto ... kontentiĝas pri la pasivismo de la grupanoj [5].

tradukoj

anglaj

~o: dictator; ~a: dictatorial; ~eco: dictatorship; ~ema: overbearing.

belorusaj

~o: дыктатар; ~a: дыктатарскі; ~eco 1.: дыктатарства; ~eco 2.: дыктатура; ~ema: дыктатарскі.

francaj

~o: dictateur; ~a: dictatorial; ~eco: dictature; ~ema: dictatorial.

germanaj

~o: Diktator, Gewaltherrscher; ~a: diktatorisch.

hispanaj

~o: dictador; ~a: dictatorial; ~eco 2.: dictadura; ~ema: dictatorial.

hungaraj

~o: diktátor; ~a: diktátori, diktatórikus; ~eco 1.: diktátorság; ~eco 2.: diktatúra; ~ema: diktátori hajlamú, diktatórikus.

polaj

~o: dyktator; ~a: dyktatorski; ~eco 2.: dyktatura; ~ema: dyktatorski, apodyktyczny, despotyczny.

portugalaj

~o: ditador.

rusaj

~o: диктатор; ~a: диктаторский; ~eco 1.: диктаторство; ~eco 2.: диктатура; ~ema: диктаторский, властный, деспотичный.

svedaj

~o: diktator.

fontoj

1. Urs': Mia Ujo en la Reto, 2006-04-09
2. Fátima: Mia haveno en Esperantio, 2005-09-19
3. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉe la lando de la nigraĉemizuloj
4. Kurisu Kei: Penslibereco en Ĉinio, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 6a
5. B. Golden: Malgvidantoj de pasivistoj, Eventoj, 1994-05, numero 53a

administraj notoj

pri diktator/o :
  Indas trovi aŭtoritatajn ekz-ojn de la figursenca uzo
  kaj ankaŭ ekz-ojn, montrantajn sencnuancojn inter
  ~a, ~eca, ~ema, ~eska... Ŝajnas, ke ~ema rilatas al
  figura senco de ~o.
  [MB]

[^Revo] [diktat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2011/04/29 19:10:48 ]