tradukoj: be ca de en es fr hu pl pt ru

*duk/o [1]

*dukoTEZ

En okcidenta Eŭropo, nobelo kies rango estas inter tiuj de markizo kaj princo3.
Rim.: Tiu titolo estas regione specifa, ekzemple en la islamaj landoj samfunkcia titolo nomiĝas emiro; male, la proksima titolo „princo“ estas pli universala, kaj sencas ankaŭ en aliaj kulturaj rondoj (en malnova Ruslando, en Biblio ktp). [Sergio Pokrovskij]

dukino

Edzino de duko: fine, mia kara Matildo, morgaŭ vi estos dukino de Blasano [2].

ĉefduko, granda duko

1.
Suverena duko: la palaca ĝardeno de la granda duko (de Florenco) [3].
2.TEZ
En la 18a–19a jarcentoj, posteulo de la aŭstra imperiestra familio. SIN:arkiduko

Rim.: PV kaj PIV atribuas tiun titolon ankaŭ al la membroj de la rusia imperiestra familio; malĝuste, ĉar ili estis „grandaj princoj“.

dukujo

Feŭdo aŭ regno rajtiganta sian posedanton je la duka titolo: oni ofte konsideras lin (Rollon), erare, la 1-a duko de Normandio kaj fondinto de la dukujo de Normandio, sed li neniam portis la titolon „duko de Normandio“ [4].

tradukoj

anglaj

~o : duke; ĉef~o, : archduke; ~ujo: duchy.

belorusaj

~o : герцаг; ĉef~o, 1.: вялікі герцаг, вялікі князь; ĉef~o, 2.: эрцгерцаг.

francaj

~o : duc; ĉef~o, 1.: grand-duc; ĉef~o, 2.: archiduc.

germanaj

~o : Herzog; ĉef~o, 1.: Großherzog; ĉef~o, 2.: Erzherzog.

hispanaj

~o : duque; ĉef~o, : archiduque.

hungaraj

~o : herceg; ĉef~o, 1.: nagyherceg; ĉef~o, 2.: főherceg.

katalunaj

~o : duc; ~ino: duquessa; ĉef~o, 1.: gran duc; ĉef~o, 2.: arxiduc; ~ujo: ducat.

polaj

~o : diuk, książę; ~ino: księżna; ĉef~o, 1.: arcyksiążę; ~ujo: księstwo.

portugalaj

~o : duque; ~ino: duquesa.

rusaj

~o : герцог; ~ino: герцогиня; ĉef~o, 1.: великий герцог, владетельный герцог, великий князь (Литовский и т.п.); ĉef~o, 2.: эрцгерцог; ~ujo: герцогство.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Inko Tyresö, 2002
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
4. Rollo

[^Revo] [duk.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2011/12/03 15:10:16 ]