tradukoj: ar be de en es fa fr hu nl pl pt ru tr

emir/oZ

emiro

POL
En la islama mondo, komence ofico kaj titolo de militestro, poste de guberniestro aŭ reĝido, poste ankaŭ ŝtatestro.
Rim.: Etimologie kaj funkcie la titolo emiro tre similas la eŭropan titolon duko (samdevena kun „kondukanto“).

emirujo

POL
Administra unuo aŭ eĉ suverena lando estrata de emiro: Unuiĝintaj Arabaj Emirujoj [1].
Rim. 1: Emirujo povas esti konsiderinde granda lando (kiel Afganujo ĝis 1929), provinco aŭ kantono (kiel en la Unuiĝintaj Arabaj Emirujoj).
Rim. 2: Laŭ analogio oni nomas emirujo iujn administrajn unuojn senemirajn ― simile al la Usonaj kantonoj1.d, kiuj anglalingve nomiĝas counties (grafujoj, sed ja sengrafaj).

emirlando

POL
Emirujo: Plej popularaj pavilonoj el inter la 40 sur la ekspozicia tereno estis tiuj de Germanio, Islando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Francio kaj Ĉinio, kiujn vizitis po pli ol 1,5 milionoj da personoj. [2].

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [3]

GEOGPOL Ŝtato en la Araba Duoninsulo kun ĉefurbo Abudabio. ISO-3166 kodo: AE. Ĝi limas kun Omano, Sauda Arabujo, Persa Golfo kaj Golfo de Omano.

tradukoj

anglaj

~o: emir; ~ujo: emirate; ~lando: emirate; Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : United Arab Emirates.

arabaj

Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : الإمارات العربيّة المتّحدة.

belorusaj

~o: эмір; ~ujo: эмірат; ~lando: эмірат; Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : Аб'яднаныя Арабскія Эміраты. Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Аб'яднаныя Арабскія Эміраты.

francaj

~o: émir; Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : Émirats Arabes Unis. Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Émirats Arabes Unis.

germanaj

~o: Emir; ~ujo: Emirat; ~lando: Emirat; Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : Vereinigte Arabische Emirate. Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Vereinigte Arabische Emirate.

hispanaj

~o: emir; ~ujo: emirato; Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : Emiratos Árabes Unidos. Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Emiratos Árabes Unidos.

hungaraj

~o: emír; ~ujo: emírség, emirátus; Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : Egyesült Arab Emírségek. Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Egyesült Arab Emírségek.

nederlandaj

~o: emir; ~ujo: emiraat; ~lando: emiraat; Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : Verenigde Arabische Emiraten. Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Verenigde Arabische Emiraten.

persaj

~o: امیر; ~ujo: امیرنشین; ~lando: امیرنشین; Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : امارات متحدهٔ عربی. Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: امارات متحدهٔ عربی.

polaj

~o: emir; ~ujo: emirat; ~lando: emirat; Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : Zjednoczone Emiraty Arabskie. Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Zjednoczone Emiraty Arabskie.

portugalaj

~o: emir.

rusaj

~o: эмир; ~ujo: эмират; ~lando: эмират; Unuiĝintaj Arabaj E~landoj : Объединённые Арабские Эмираты. Unuiĝintaj Arabaj E~ujoj: Объединённые Арабские Эмираты.

turkaj

~o: emir.

fontoj

1. Claude Piron: La bona lingvo, p. 19.
2. Gerhard WEBER/pg: Mankas milionoj , Monato, n-ro 12/2000
3. Oficiala Informo de AdE, numero 12

[^Revo] [emir.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2010/10/04 16:31:09 ]