tradukoj: be bg de en es fr hu nl pl pt ru sv

1ekonomi/o

ekonomioTEZ

1.TEZ
EKON Situacio de institucio aŭ regno laŭ vidpunkto de riĉeco kaj materia prospereco: ekonomia konkuradoZ; ekonomia krizo.
2.TEZ
=ekonomiko
3.
Sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno: hejma, socia, monda, agrikultura ekonomio.
4.
Atingo de celo per plej simplaj kaj plej efikaj rimedoj; ŝparado: la scienco estas ekonomio pri pensado; la reguleco de la lingvo enkondukas grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn oni bezonas lerniZ; ni uzu niajn fortojn ekonomie kaj saĝeZ.

ekonomia

Rilatanta al la ekonomio.

ekonomiisto

Fakulo pri ekonomio.

merkatekonomio

EKON Ekonomio, en kiu regas precipe merkataj proponoj kaj postuloj, kaj kompaniaj decidoj: merkatekonomio altnivele konkurkapabla [1].

planekonomio

EKON Ekonomio, en kiu precipe la ŝtato planas kaj direktas la produktadon kaj ĝian evoluon: La diferenco inter planekonomio kaj merkatekonomio fakte ja ne konsistas en tio, ke la unua planas, kaj la dua ne, sed la maniero de la planado [2].

Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo [3] (OEKE) TEZ

EKON Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas plani, kunordigi kaj profundigi ekonomiajn kunlaboron kaj evoluigon: la listo de landoj, kiuj disponigas favorajn impostojn, estas kunmetita de Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE). Kriterio estis aliro al la imposta konkurenco, kiu en tiuj landoj, laŭ opinio de OEKE, estas maljusta kaj nelojala. [4].

tradukoj

anglaj

~o: economy; ~a: economic; ~isto: economist; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organisation for Economic Co-operation and Development, OECD.

belorusaj

~o 1.: эканоміка; ~o 2.: эканоміка, эканамічная тэорыя; ~o 3.: эканоміка, народная гаспадарка; ~o 4.: эканомія; ~a: эканамічны; merkat~o: рынкавая эканоміка; plan~o: плянавая эканоміка; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Арганізацыя эканамічнага супрацоўніцтва і разьвіцьця, АЭСР.

bulgaraj

~o 1.: икономика.

francaj

~o 2.: économie (science économique); ~o: économie; ~a: économique; merkat~o: économie de marché; plan~o: économie planifiée; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organisation de coopération et de développement économique, OCDE.

germanaj

~o 1.: Wirtschaft, Ökonomie; ~o 2.: Wirtschaftswissenschaft; ~o 3.: Wirtschaften, Wirtschaft, Wirtschaftlichkeit, Haushalten, Ökonomie; ~o 4.: Wirtschaftlichkeit, Ökonomie; ~a: wirtschaftlich, ökonomisch; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organisation für Wirtschaftliche Zusammenarbeit, OECD.

hispanaj

~o: economía; ~a: económico.

hungaraj

~o 1.: gazdálkodás; ~o 2.: gazdaságtan; ~o 3.: gazdaság; ~o 4.: gazdaságosság; ~a: gazdasági; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Gazdasági Együttműködési és Fejlesztési Szervezet, OECD.

nederlandaj

~o 2.: economie; ~o: economie; ~a: economisch.

polaj

~o 1.: ekonomia; ~o 2.: ekonomia; ~o 3.: ekonomia, gosopodarka; ~o 4.: ekonomia; ~a: ekonomiczny; merkat~o: gospodarka rynkowa; plan~o: gospodarka planowa; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organizacja Współpracy Gospodarczej i Rozwoju, OECD.

portugalaj

~o: economia; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organização para a Cooperação Econômica e o Desenvolvimento, OCED.

rusaj

~o 1.: экономика; ~o 2.: экономика (наука); ~o 3.: экономика, народное хозяйство; ~o 4.: экономия; ~a: экономический; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Организация экономического сотрудничества и развития, ОЭСР.

svedaj

~o 1.: ekonomi; ~o 2.: ekonomi; ~o 3.: ekonomi.

fontoj

1. T. Lemaheux, trad. P. Levi: Dek motivoj por rifuzi..., L'Humanité, 2004-10
2. M. Behr k. a.: Enkonduko en la socialan merkat-ekonomion, Steb, 1993
3. Stefan Maul: k. a.: Deklingva manlibro pri politiko
4. Evgeni GEORGIEV: Ĉu venos fino de la impostaj paradizoj?, Monato, 2000-10

[^Revo] [ekonom1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2011/01/09 14:10:08 ]