tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sv

1eksperiment/o

eksperimento

SCI
Metoda provo por kontroli aŭ pruvi iun hipotezon per observo de intence produktita fenomeno: la eksperimentoj de Pasteur pri la spontanea nasko; kun lingvo natura neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojnZ.

eksperimenti

(ntr)
Fari eksperimentojn: ni kune legas kaj eksperimentas [1]; la hungara aviad-inĝeniero Oszkár Asbóth antaŭ la dua mondmilito jam eksperimentis pri tia veturilo [2]; eksperimentu sur la lepruloj en la leprulejoj, ili volonte riskos kaj suferos, se espero pri resaniĝo ekzistas [3]; la vera celo de la L.K. ne konsistas en ia facilanima eksperimentadoZ.

Rim.: La plej ofte uzata modelo estas eksperimenti pri temo sur materialo; escepte oni povas anstataŭigi la teman pri-komplementon per akuzativo, samkiel oni povas diri „iri sian vojon“ anstataŭ „iri laŭ sia vojo“. Tamen la PIV-oj faras el la escepto regulon, kaj prezentas la verbon kiel transitivan. Tio estas malpli klara kaj malpli internacia (angle, germane, ruse la verbo estas netransitiva; sed en la lingvoj latinidaj ĝi estas transitiva; kvankam ofte ties transitivajn uzojn pli bonstile esprimas la verboj provi1, provi2.a, kontroli, testi). Cetere, eĉ la PIV-oj mem la ekzemplon el FK klarigas per pri-komplemento: ni kune legas kaj eksperimentas (pri la dietoj)Z [4].

eksperimenta

Bazita sur eksperimentoj: fiziko estas eksperimenta scienco. VD:laboratorio.

tradukoj

anglaj

~o: experiment; ~i: experiment; ~a: experimental.

belorusaj

~o: экспэрымэнт; ~i: экспэрымэнтаваць; ~a: экспэрымэнтальны.

ĉeĥaj

~o: pokus.

francaj

~o: expérience; ~i: expérimenter; ~a: expérimental. ~ado: expérimentation.

germanaj

~o: Experiment, wissenschaftlicher Versuch; ~i: experimentieren, wissenschaftlich untersuchen; ~a: experimentell, Test-, versuchsweise.

hispanaj

~o: experimento; ~i: experimentar; ~a: experimental.

hungaraj

~o: kísérlet; ~i: kísérletezik; ~a: kísérleti.

nederlandaj

~o: experiment, probeersel, proef, proefneming; ~i: experimenteren; ~a: experimenteel, proefondervindelijk, test-. ~ado: het experimenteren.

polaj

~o: eksperyment, doświadczenie; ~i: eksperymentować, robić doświaczenie, wykonywać doświaczenie; ~a: eksperymentalny, doświadczalny.

portugalaj

~o: experimento, experiência.

rusaj

~o: эксперимент, опыт; ~i: экспериментировать, ставить опыт; ~a: экспериментальный, опытный. ~ado: экспериментирование.

svedaj

~o: experiment; ~i: experimentera.

fontoj

1. E. Weilshaeuser: La hejmo de la metiisto, Fundamenta Krestomatio
2. LAST: Aerhelica boato, Monato, 2001/03, p. 20
3. Marjorie BOULTON: Mezepoka historio, Norda Prismo, 58:1
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 273

[^Revo] [eksper.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/04/27 16:31:02 ]