tradukoj: be de en es fr hu pl pt ru sv

Fizika grando,
esprimanta la kapablon fari laboron:
la dimensioj de energio estas
ML2T-2;
elektra, ĥemia, atoma, potenciala, kineta energio;
varmoenergio;
muskola energio.
ĵulo.



Energio portata de naturaj akvomovoj aŭ akvovarmeco,
kaptebla per turbinoj aŭ aliaj aparatoj:
akvoenergio el ondoj de la maro aŭ el riveroj
[2].

Energio eligata de atomkernoj, precipe dum
ilia fendiĝo, uzata en nukleaj centraloj:
la procezo de fisio estis renkontita plurfoje dum la esploroj
pri kernenergio dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, sed
ili ne estis ĝuste interpretitaj ĝis 1939
[3];
mi estas forta kontraŭulo de nuklea energio
[4].

Energio produktata per bruligo de
fosiliaj substancoj: tergaso, karbo, naftoderivaĵoj:
tutmonda klimatŝanĝiĝo daŭras kaj fosilia energio ankoraŭ
elĉerpiĝas
[5].

Energio portata de sunradiado,
kaptebla kaj reuzebla per diversaj aparatoj,
interalie sunĉeloj:
sunenergia forno ... ne bezonas brulaĵon
[6].

Energio el la internaj
tavoloj de la tero, spontane disponebla
en naturaj varmaj akvoj aŭ kaptebla per diversaj subteraj
ekipaĵoj:
nun, ventoenergio, sunenergio, tervarma energio ...
estas uzataj en ĉiutaga vivo de tibet-naciaj kamparanoj kaj
paŝtistoj
[7];
plej ofte oni produktas per la geoterma energio elektran
kurenton
[8].

Energio portata de vento, de aermovoj,
kaptebla per veloj, ventoturbinoj kaj aliaj aparatoj:
Kalifornio produktas pli da ventenergio
ol iu ajn alia ŝtato en Usono
[9].