[2]
Ĉiu el la grandoj uzataj por priskribi la amplekson de
objekto; kutime temas pri
longo,
larĝo kaj
diko,
aŭ larĝo,
alto kaj
profundo:
doni la dimensiojn de ŝranko, barelo, aŭtomobilo
[3];
cirkla cilindro estas difinita per nur du dimensioj: ĝia
alto kaj ĝia diametro.
Rim.:
Ĉar objekto povas estis rigardata de diversaj flankoj kaj
la difino de ĉiu aparta dimensio ofte enhavas supozon pri la
direkto de la rigardo, necesas memori, ke la profundo de objekto
povas esti ankaŭ ĝia alto, k.t.p.
2.
a)
(en vektora spaco,
rilate bazon super
ĝi) Ĉiu el la vektoroj de la bazo aŭ
ĉiu rekto, direktata de tia vektoro:
en afina ebeno oni ofte signas per x la
koordinaton laŭ la unua dimensio, kaj per y laŭ la
dua.
Rim.:
Tiu senco estas limigita nur al kelkaj ŝtoniĝintaj
esprimoj. Ĝi tamen estas grava pro sia rolo en elementa
geometrio kaj pro la evidenta rilato
kun la komunuza senco
„dimensio 1“,
ekz-e de meblo.
b)
[4](de vektora spaco)
Nombro de elementoj en ĝiaj
bazoj, se ĝi estas
finia, aŭ malfinio aliokaze:
dimensio de afina spaco(dimensio de ĝia
direkto);
la dimensio de vektora spaco Kn
super korpo K estas n.
dimensinombro 2. Rim.:
Oni diras egale, ke spaco „havas dimension n“, „estas n-dimensia“,
aŭ „havas n dimensiojn“.
Tiaj ekvivalentoj emfazas, ke la nocio „dimensio
2.b“ sinonimas kun
„nombro da dimensioj
2.a“.
Tial kelkaj preferas paroli pri la „dimensinombro“
aŭ „dimensieco“ de spaco.
Grado (eventuale nula), je kiu baza grando aperas en
derivita grando:
la dimensioj de la energio estas
kg×m²/s² aŭ pli
ĝenerale ML2T-2
(kie M, L, T respektive simbolas mason, longon kaj tempon);
la dimensio de energio rilate al tempo estas -2;
sendimensia grando (kun dimensio 0 rilate al ĉiuj
bazaj grandoj).
4.
Ĉiu el la intervaloj en kiuj varias indicoj de
tabelo.
dudimensia, 2-dimensia
Ekzistanta en ebena spaco,
plata,
havanta nur alton kaj larĝon, ne profundon:
kalkultabelo estas dudimensia aranĝo de ĉeloj
[5].
grafika
(p.p.
vektora spaco aŭ
afina spaco)
Kies dimensio 2.b
egalas al n; kiu havas ndimensiojn 2.a:
nuldimensia afina spaco konsistas el nur unu punkto;
unudimensia spaco estas nomata rekto;
finidimensia spaco;
malfinidimensia spaco;
tridimensia kurbo (neebena kurbo).
tridimensia, 3-dimensia
Reliefa,
volumena, havanta formon en la ordinara spaco
kun alto, larĝo kaj profundo:
el ĉiuj tridimensiaj figuroj, simetria kvaredro
havas la malplej grandan volumenon proporcie al
la surfaco
[7].
plastika,
stereo-
dimensinombro
1.
La nombro de indicpozicioj necesaj por atingi elementon de
tabelo: 1 por vektoro, 2 por
matrico ktp.