tradukoj: be ca de es fr hu lat pl pt ru

1epitet/o

epiteto

1.TEZ
GRA Frazparto gramatike subordigita al nomo kaj esprimanta ties econ, kvaliton, apartenon: en „bela homo“ kaj „granda domo“ la adjektivoj esprimas epitetojn; en la frazo „li rememoris la domon kun grandaj fenestroj“ la prepozicio „kun“ enkondukas postmetitan epiteton; adverba epiteto povas indiki kvanton, gradon, intenson aŭ emocian aprezon: tre bona, iom surda, terure malbela. VD:predikativo.
2.
BELE Priskriba vorto (plej ofte adjektivo) aŭ pluraj vortoj, esprimantaj karakterizan trajton propran aŭ speciale konvenan al persono aŭ objekto: la kliŝaj folkloraj epitetoj, kiel „la blua ĉielo“ aŭ „la hela tago“; ornama epiteto [1] (termino de antikvaj retorikoj); ne ekzistas tie eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la buŝon de Heleno [2]; la kritikistoj superŝutis lin per insultaj epitetoj; kaj vi mem, ĉefa militestro, permesu aldoni al via nomo la epiteton: „Venka“ [3]; nur tri papoj havas la epiteton „Granda“ [4].

tropepitetoTEZ

BELE
Tropa epiteto, plej ofte adjektiva, entenata implican komparon; kutima ornamo de folklora poezio, ofta ankaŭ ĉe Homero („la bovinokula Ateno“ ktp).

tradukoj

belorusaj

~o 1.: азначэньне (граматычнае); ~o 2.: эпітэт.

francaj

~o: épithète.

germanaj

~o: Epitheton, Beiwort.

hispanaj

~o: epíteto.

hungaraj

~o: jelző. adverba ~o: határozószói jelző; ornama ~o: epitheton ornans, díszítő jelző.

katalunaj

~o: epítet.

malnovlatinaj

ornama ~o: epitheton ornans.

polaj

~o 1.: przydawka przymiotna; ~o 2.: epitet.

portugalaj

~o: epíteto.

rusaj

~o 1.: определение; ~o 2.: эпитет; trop~o: образное определение, эпитет. adverba ~o: наречное определение; ornama ~o: украшающий эпитет.

fontoj

1. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
2. Zamenhof: citite laŭ PIV2, p. 293
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 2
4. Sergio Pokrovskij: Slavonaj skriboj (1), La Ondo de Esperanto, 1998, n-ro 12(50).

[^Revo] [epitet.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/12/05 15:10:11 ]