tradukoj: be de es fr hu nl pt ru

predikativ/o

predikativo

GRA
Vortfunkcio, esprimanta kvaliton, kiun oni atribuas per helpo de verbo al subjekto aŭ al objekta komplemento: En la frazoj „la tago estas bela“, „mi fariĝis kapitano“, „vi ŝajnas malgaja“, la vortoj „bela“, „kapitano“, „malgaja“ estas la predikativoj de la subjektoj „tago“, „mi“, „vi“. En la frazoj „ne nomu min reĝido“, „oni ne povas konsideri neekzistantaj tiujn faktojn“, la vortoj „reĝido“, „neekzistantaj“ estas la predikativoj de la objektaj komplementoj „min“, „faktojn“. VD:epiteto1, ligverbo

tradukoj

belorusaj

~o: прэдыкатыў.

francaj

~o: attribut (du sujet, du C.O.D.).

germanaj

~o: Prädikativum, Prädikatsergänzung.

hispanaj

~o: predicativo.

hungaraj

~o: állítmány névszói része.

nederlandaj

~o: bepaling van gesteldheid, naamwoordelijk deel v.h. gezegde.

portugalaj

~o: predicativo.

rusaj

~o: именная часть сказуемого, предикатив.

[^Revo] [predik2.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2007/06/23 16:31:21 ]