tradukoj:
be de en fr hu nl pl pt ro ru
1period/o
periodo
- 1.
-
Tempo, kiun bezonas astro por retroviĝi
en sama punkto de sia rondvojo.
fazo,
stadio
- 2.
- [1]
(de reela funkcio
f)
Ĉiu tia reelo T, ke
f(x+T) = f(x),
kiu ajn estas x; pli specife: la
plej malgranda el tiuj nombroj:
la funkcio sinuso havas
periodon
2π.
Rim.:
La difino nature vastiĝas al kompleksaj funkcioj kaj al
ĉiuj
aliaj okazoj, kiam adicio estas difinita en la fonto-aro.
- 3.
-
Tempa daŭro inter du difinitaj fazoj
de fenomeno aŭ de evoluado.
epoko
- 4.
-
Aro da frazoj prezentanta malvolviĝon de iu unueca penso.
frazaro.
perioda
- 1.
-
Ripetiĝanta post pli malpli difinita tempo:
perioda febro, eldonaĵo, fenomeno.
intermita
- 2.
- a)
- [2]
(p.p. reela funkcio)
Akceptanta almenaŭ unu
periodon 2.
- b)
- [3]pozicia frakcio.
- 3.
-
Karakterizata per periodoj4:
perioda stilo.
periodaĵo
-
Publikigaĵo, kies sinsekvaj partoj, numeritaj kaj
datitaj, periode
aperas por ne antaŭdifinita tempo kaj ofte kun fiksaj
rubrikoj
verkitaj de diversaj aŭtoroj.
la nomon de la periodaĵo kutime sekvas la numero de la
jar-volumo
[4]
seriaĵobulteno,
gazeto,
informletero,
jarlibro,
ĵurnalo,
magazino,
novaĵletero,
revuojarkolekto,
kajero,
numero
Perioda tabelo
-
La klasifika sistemo de ĥemiaj
elementoj1.d,
kreita de Demetrio Mendelevo,
prezentanta la „Periodan
leĝon“ de li
malkovritan.
[^Revo]
[period.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2009/08/21 16:31:20 ]