tradukoj: be ca cs de el en es fr he hu ia id kek lat nl pt ru sv tr vo zh

*lingv/o [1]

*lingvo

1.TEZ
LIN Sistemo da vortoj uzata de etno por interkompreniĝo: fremda, hejma, gepatra lingvo; etna, nacia lingvo; vivajZ lingvoj; elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean) [2]; samlingvano; franclingvaĵoZ (trajto tipe franclingva); mi ne scias la lingvon hispanan [3]; „Lingvo internacia“ kaj „lingvo tutmonda“ estas du tute malsamaj objektoj [4].
2.TEZ
Tiu sistemo konsiderata kiel karakterizaĵo de speciala grupo da individuoj aŭ de aparta fako: la komuna, scienca, teĥnika lingvo; la biblia, popola lingvo; la lingvo de la metiistoj, ŝtelistoj ktp. SIN:idiomoSUB:ĵargono, slango, dialekto
3.TEZ
Ĉio servanta por esprimi pensojn aŭ sentojn: la lingvo de la surdmutuloj, de la bestoj; la algebra lingvo. SUB:mimikoPRT:signo
4.TEZ
MATKOMP Aro da signoĉenoj difinita per formala gramatiko (sintakso), al kiuj signoĉenoj ofte estas atribuita signifo (semantiko): formala lingvo (kontraste al la homa lingvo, ĉu nature etna kiel la angla, ĉu planlingvo kiel Esperanto); regula, senkunteksta, kuntekstohava lingvo (t.e. difinita per gramatiko apartenanta al samnoma tipo).

lingvaTEZ

Rilata al lingvo: lingvaj demandoj, studoj. SUB:lingvistika.

lingvaĵoTEZ

Iu maniero tipe sin esprimi per lingvo: En ĉi tiu kajero mi kolektis liajn »vojaĝimpresojn” el la unuaj jarkolektoj de Lingvo Internacia. La lingvaĵo estas lia propra, ankoraŭ ne tre vortriĉa esperanto; [5] VD:parolturno, dirmaniero, esprimo.

lingvano

LIN Homo scianta kaj uzanta koncernan lingvon, ano de la koncerna lingvokomunumo (lingvanaro): anglalingvano, franclingvano, ruslingvano; alilingvano, samlingvano; esperantlingvano esperantisto
Rim.: Oni vidas ke „lingvan“ estas ofte uzata kvazaŭsufikse. Oni ankaŭ diras sinonime: „parolanto de“ (koncerna lingvo).

lingvisto, lingvosciencistoTEZ

Sciencisto, kiu studas pure lingvajn demandojn, fakulo pri lingvoscienco. SUP:filologo

cellingvoTEZ

Lingvo en kiun oni tradukas. ANT:fontolingvo

faklingvoTEZ

La terminaro kaj la tradiciaj parolmanieroj uzataj en iu fako aŭ okupo; profesia ĵargono1.b.

fontolingvoTEZ

1.TEZ
Lingvo el kiu oni tradukas. ANT:cellingvo
2.
Lingvo el kiu alia lingvo pruntas vorton, parolmanieron aŭ alian lingvan trajton: se la fontolingvo uzas nelatinan alfabeton, la (pruntata) vorto do devas esti „transskribata“ en la esperantan alfabeton [6].

interlingvo

1.TEZ
LIN Lingvo komune uzata de malsamlingvanoj por sin interkompreni: la rusa kiel interlingvo en orienta Euxropo [7]. en Afganujo ... la Persa estas la ĝenerala interlingvo [8].
2.TEZ
=pontolingvo oni enkondukas interlingvon, tiel ke ĉiu traduko iru el ajna fonta lingvo al la interlingvo kaj de tie plu al la dezirataj celaj lingvoj [9].

maŝinlingvoTEZ

KOMP Lingvo kiun sentraduke komprenas kaj rekte interpretas la aparataro de komputilo. VD:kodo, asembla lingvo

multlingveco

LIN Situacio, en kiu multaj lingvoj estas uzataj: kiel la ĉefa demando reliefiĝis, kiel konservi multlingvecon kaj samtempe tamen plifaciligi la komunikadon [10].

planlingvoTEZ

LIN Lingvo konscie kreita laŭ plano, almenaŭ je sia komenciĝo: Al Eugen Wüster ni dankas por la enkonduko de terminoj «planlingvo» kaj «esperantologio» [11].

plurlingvuloTEZ

LIN Homo scianta plurajn lingvojn: enlande vojaĝanta hindo, krom se li estas escepta plurlingvulo, devas paroli ĉie la anglan lingvon [12].

pontolingvoTEZ

Intera lingvo en kiun oni tradukas por poste plu traduki en cellingvon: Esperanto servis kiel pontolingvo por traduki verkojn el la hungara en la ĉinan; KOMP pontolingvo estas utila rimedo en plurlingva tradukado, ĉar se necesas traduki el m programlingvoj en n maŝinlingvojn, ĝi ebligas konstrui nur m+n tradukilojn (m tradukilojn el la fontaj lingvoj en la pontan, plus n tradukilojn el la ponta lingvo en la celajn), anstataŭ m×n rektajn tradukilojn.

pralingvo

LIN Lingvo, el kies dialektoj devenas grupo da parencaj lingvoj (formantaj lingvofamilion): Latino estas la pralingvo por la latinida lingvofamilio; sed ion parencan oni trovas, eĉ en loko tre nobla, en lingvo plej proksima al la komuna pralingvo de grekoj, latinoj, ĝermanoj kaj slavoj: en la sanskrito [13].

programlingvoTEZ

KOMP Formala lingvo por prezenti komputilajn programojn: Algolo, Fortrano, Paskalo kaj C estas famaj programlingvoj; altnivela, ordonema, deklarema, strukturema, objektema programlingvo.

translingvigiTEZ

(malofte)
=traduki provante translingvigi, oni sekvas ideon, ĝin forĵetas, kaptas alian, ĝin forĵetas, ktp [14].

lingvosciencoTEZ

LINSCI Scienco pri la homaj lingvoj, iliaj evoluo kaj funkciado: ne estante fakulo en lingvoscienco, li (Zamenhof) tamen kreis esperanton ‐ dum centoj da sciencoriĉaj filologoj kaj lingvistoj amasigis plej lertajn kaj konvinkajn argumentojn por „pruvi“, ke artefarita lingvo estas utopia entrepreno [15]; en NPIV „morfem/o“ ricevis tute alian difinon laŭ moderna (Usondevena) lingvoscienco [16]. VD:filologio, interlingvistiko

lingvosciencaTEZ

Rilata al lingvoscienco: [la „interna ideo“] estis ia unuecigilo kaj ludis atentindan rolon en la kriza epoko, kiam matematikuloj kaj logikemuloj maltrafe volis enkonduki sur la lingvosciencan kampon disciplinojn taŭgajn nur en abstraktaj sciencoj [17].

planlingvosciencoTEZ

LIN Scienco pri planlingvoj, parto de lingvoscienco: laŭ vidpunkto de preskriba planlingvoscienco ... la artikolo estas forigenda [18].

tradukoj

anglaj

~o: language; ~a : linguistic; ~ano : speaker (of a language) ; ~isto, : linguist; cel~o: object language, target language; fonto~o: source language; maŝin~o: machine language; plur~ulo: polyglot; ponto~o: intermediate language; pra~o: proto-language; program~o: programming language; trans~igi: translate; ~oscienco: linguistics.

belorusaj

~o: мова; ~a : моўны; ~ano : носьбіт мовы; ~isto, : мовазнавец, мовазнаўца, лінгвіст; fak~o: прафэсійная мова; fonto~o 1.: зыходная мова; fonto~o 2.: мова-крыніца; maŝin~o: машынная мова; plur~ulo: паліглот; program~o: мова праграмаваньня; trans~igi: перакладаць; ~oscienco: лінгвістыка, мовазнаўства; ~oscienca: лінгвістычны, мовазнаўчы.

ĉeĥaj

~o: jazyk, řeč.

ĉinaj

~o: 语言, tr. 語言 [yǔyán], 语文, tr. 語文 [yǔwén].

francaj

~o: langue (moyen de communication); ~a : linguistique; ~aĵo : langage; ~ano : -ophone, locuteur; ~isto, : linguiste; cel~o: langue cible; fak~o: langue de spécialité; fonto~o: langue source; inter~o 1.: langue véhiculaire; maŝin~o: langage machine; mult~eco: multilinguisme; plan~o: langue construite, langue planifiée; plur~ulo: polyglotte (subst.); ponto~o: langue pivot; program~o: langage de programmation; trans~igi: traduire; ~oscienco: linguistique (subst.); ~oscienca: linguistique (adj.).

germanaj

~o: Sprache; ~a : sprachlich; ~ano : Sprecher; ~isto, : Sprachwissenschaftler, Linguist; cel~o: Zielsprache; fonto~o 1.: Quellsprache; fonto~o: Herkunftssprache; maŝin~o: Maschinensprache; plur~ulo: Polyglotte; ponto~o: Mittlersprache, Brückensprache, Zwischensprache; pra~o: Ursprache; program~o: Programmiersprache; trans~igi: übersetzen; ~oscienco: Sprachwissenschaft, Linguistik; ~oscienca: sprachwissenschaftlich, linguistisch.

grekaj

~o: γλώσσα; ~isto, : γλωσσολόγος; ~oscienco: γλωσσολογία.

hebreaj

~o 1.: לשון; ~o 2.: עגה; ~o: שפה; ~a : לשוני, בלשני; ~ano : דובר (שפה) ; ~isto, : בלשן; cel~o: שפת מטרה; fonto~o: שפת מקור; maŝin~o: שפת מכונה; ponto~o: שפה מתווכת; program~o: שפת תכנות.

hispanaj

~o: lengua, idioma; ~a : lingüístico; ~ano : hablante (de un idioma) ; ~isto, : lingüista; plur~ulo: políglota; program~o: lenguaje de programación; ~oscienco: lingüística.

hungaraj

~o: nyelv; ~a : nyelvi; ~ano : -nyelvű, nyelvet beszélő; ~isto, : nyelvész; cel~o: célnyelv; fak~o: szaknyelv, szakmai nyelv; fonto~o 1.: fordítandó nyelv; fonto~o: forrásnyelv; maŝin~o: gépi nyelv; ponto~o: hídnyelv; program~o: programnyelv; trans~igi: átültet; ~oscienco: nyelvészet, nyelvtudomány; ~oscienca: nyelvészeti, nyelvtudományi.

indoneziaj

~o: bahasa.

interlingvaaj

~o: lingua.

katalunaj

plur~ulo: políglota.

kekĉiaj

~o: aatin, aatinob̕aal.

malnovlatinaj

~o: lingua, ae, sermo, onis.

nederlandaj

~o: taal; ~a : linguïstisch; ~ano : spreker (v.e.taal); ~isto, : taalkundige; cel~o: doeltaal; fonto~o 1.: brontaal; maŝin~o: machinetaal; plur~ulo: polyglot; ponto~o: brugtaal; program~o: programmeertaal; trans~igi: vertalen; ~oscienco: linguïstiek.

portugalaj

~o: língua, linguagem, idioma; ~isto, : lingüista; maŝin~o: linguagem de máquina; plur~ulo: poliglota; program~o: linguagem de programação; ~oscienco: lingüística.

rusaj

~o: язык; ~a : языковый, языковой; ~ano : носитель языка; ~isto, : языковед, лингвист; cel~o: выходной язык; fak~o: профессиональный язык; fonto~o 1.: исходный язык; fonto~o 2.: язык-источник; maŝin~o: машинный язык; plur~ulo: полиглот; ponto~o: промежуточный язык, язык-посредник; pra~o: праязык; program~o: язык программирования; trans~igi: переводить, перевести; ~oscienco: лингвистика, языковедение, языкознание; ~oscienca: лингвистический, языковедческий. ~oj mortintaj: мёртвые языки; franc~aĵo: галлицизм.

svedaj

~o: språk; ~a : språklig; ~isto, : lingvist; maŝin~o: maskinspråk; ponto~o: brospråk; program~o: programmeringsspråk; ~oscienco: lingvistik, språkvetenskap.

turkaj

~isto, : dilci, lengüist; ~oscienco: dilcilik, dilbilim, lengüistik.

volapukaj

~o: pük.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, raportis Franko Luin pri la "Vojaĝimpresoj" de Langlet (1895) el "Lingvo Internacia"
6. E. Wüster: Esperantologiaj Studoj, Stafeto, 1978, p.117
7. C. Blome: Temo de la Monato..., soc.culture.esperanto, 2004-07-19
8. Bertilo Wennergren: Landoj kaj lingvoj de la mondo, Notoj, 2005-08-24
9. K. Schubert: DLT - faktoj pri finita projekto, 1996-02-20
10. UEA: Uea en Lingvojara Konferenco, Gazetaraj Komunikoj, 2001-07-18
11. V. Barandovská-Frank: Interlinguistische Beiträge [recenzo], IpI, 2006:2, numero 57a
12. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)
13. K. Kalocsay: La klasika metriko kaj Esperanto II, la nica literatura revuo, n-ro 4:6
14. Claude Piron: La bona lingvo, p. 103a
15. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Intelektulo? ‐ Manlaborulo?
16. B. Wennergren: Kritikaj notoj pri la Nova PIV
17. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri la «interna ideo»
18. C. Brosch: en Lingva Kritiko, 2007-02-12

[^Revo] [lingv.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.50 2012/02/05 04:10:08 ]