tradukoj: be de en fr hu pl pt ru sv

9etn/o

9etno

SCI Historie estiĝinta homgrupo, kies vivmanieron karakterizas komunaj trajtoj kulturaj, civilizaj aŭ religiaj, kaj havanta konscion pri tiu komuneco: la celo de la Internacia Lingvo Esperanto ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj [1]. SUB:popolo; gento, klano, nacio, tribo
Rim.: Komuna lingvo, ŝtato aŭ alia socipolitika strukturo estas ofta, sed ne nepra trajto de etno. Kontraste al gento, la nocio etno ne insistas pri komunaj prauloj, fikciaj aŭ realaj.

subetno

SCI
Etno rigardata kiel parto de alia, pli granda etno.

superetno

SCI
Etno entenanta aliajn, malpli grandajn etnojn.

etnogenezo

SCI
Estiĝo, genezo de etno, unu el la studobjektoj de etnologio: etnogenezo de la slavoj, de la rusoj.

etna

Rilatanta al etno.

tradukoj

anglaj

~o: ethnos, ethnic group; sub~o: ethnic subgroup; super~o: ethnic supergroup; ~ogenezo: ethnogenesis; ~a: ethnic.

belorusaj

~o: этнас; sub~o: субэтнас; ~ogenezo: этнагенэз; ~a: этнічны.

francaj

~o: ethnie, peuple.

germanaj

~o: Ethnie, ethnische Gruppe, Volk, Stamm; sub~o: Subethnie, ethnische Untergruppe, Teilvolk, Stamm; super~o: Superethnie, ethnische Obergruppe, Stammesverband; ~ogenezo: Ethnogenese, Volksgeschichte, Stammesentwicklung; ~a: ethnisch.

hungaraj

~o: etnosz, etnikum, népcsoport; sub~o: szubetnikum; super~o: szuperetnikum; ~ogenezo: etnogenezis; ~a: etnikai.

polaj

~o: grupa etniczna, lud; ~ogenezo: etnogeneza; ~a: etniczny.

portugalaj

~o: etnia, gente, povo, nação.

rusaj

~o: этнос; sub~o: субэтнос; super~o: включающий этнос; ~ogenezo: этногенез.

svedaj

~o: etnisk grupp.

fontoj

1. Rezolucio de la 84a Universala Kongreso de Esperanto, La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 58-59.

[^Revo] [etn.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2010/04/09 16:31:08 ]