tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pt ru tp tr

8farb/o Z

farboTEZ

1.TEZ
Miksaĵo, konsistanta el likvaĵo (ordinare oleo) kaj koloraj substancoj, uzata por ŝmiri surfacon kaj ĝin kolorigi: mirindaj kreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro sur la rando de malnovaj libroj [1]; [la tabakbutiko] odoris je la freŝa farbo [2]; granda, ronda horloĝo sur la blankfarba (blanke farbita) muro malrapide fortiktakis la minutojn [3]. SIN:kolorilo, kolorigilo
2.TEZ
(arkaismo) [4] Kolora ŝmiraĵo, por refreŝigi aŭ akcenti la vizaĝkoloron: ŝmiri al si la vizaĝon per ruĝa farbo; la aktoroj uzas multajn farbojn. VD:ŝminko.

farbi

(tr)
Kolorigi: [la boato] estis farbita ruĝe kaj blanke [5]; (arkaismo) bele farbita (ŝminkita) virina vizaĝo; mi aĉetis la domon el la propra poŝo kaj mi mem refarbigis ĉion nova [6].

farbistoTEZ

Homo, kiu metie ŝmiras murojn, vandojn, plafonojn.
SIN:domkolorigisto, murkolorigisto

tradukoj

anglaj

~o 1.: paint; ~i: paint; ~isto: painter.

belorusaj

~o 1.: фарба, фарбавальнік; ~o 2.: грым; ~i: фарбаваць; ~isto: маляр.

ĉeĥaj

~i: barvit.

francaj

~o 1.: peinture (produit à base de pigments), couleur (peinture); ~o 2.: fard; ~i: peindre, farder; ~isto: peintre en bâtiment.

germanaj

~o 1.: Farbe; ~o 2.: Schminke; ~i: streichen, färben, schminken; ~isto: Maler (Handwerker).

hispanaj

~o 2.: maquillaje; ~o: pintura; ~i: pintar; ~isto: pintor.

hungaraj

~o 1.: festék; ~o 2.: arcfesték; ~i: fest, mázol; ~isto: festő, mázoló.

katalunaj

~o 1.: pintura, color; ~o 2.: maquillatge, coloret, afait; ~i: colorar, pintar; ~isto: pintor (parets).

nederlandaj

~o 1.: verf; ~i: verven, schilderen; ~isto: huisschilder.

portugalaj

~o 1.: tinta, matéria colorante, corante.

rusaj

~o 1.: краска, краситель; ~o 2.: грим; ~i: красить; ~isto: маляр.

tokiponaj

~o: kule; ~i: kule.

turkaj

~o 1.: boya.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
3. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
4. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
6. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Sxajnas al mi, ke "sxminko" estas supernocio de ~o. Temas ja
      pri sxmirajxo por la vizagxo, sed ne nepre koloriga. PIV1 ne
      plu konas tian sencon, tial mi aldonis ARK.
      [MB]
    

[^Revo] [farb.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/12/07 00:10:13 ]