tradukoj:
         
          br ca cs de en fr nl pl pt ru sv tp tr
      *kolor/o
         
      
*koloro
      
      - 1. 
- 
               Aparta impreso farita sur la okulo de la diversaj
               elementoj de lumradio resenditaj de iu korpo sendepende
               de ĝia formo:
               
                  la sep koloroj de la ĉielarko;
                  
               
                  la koloro de vesto, haroj, kartoj, okuloj, haŭto;
                  
               
                  kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas
                  
                  
                  
                  [1];
                  
               
                  sento de feliĉeco, kiu montras al ili ĉion kun
                  la plej agrablaj koloroj
                  (ŝajno, aspekto);
                  
               
                  (figure) 
                  homoj de ĉiuj politikaj koloroj
                  (opinioj, partioj);
                  
               
                  rozkolora;
                  
               
                  ŝanĝkolora;
                  
                  
                  
                  
               
                  sangkolora;
                  
                  
                  
                  
               
                  mikskoloraZ (diverskolora);
                  
               
                  unukolora;
                  
                  
                  
                  
                  
               
                  dukolora;
                  
                  
                  
                  
                  
               
                  trikolora...
                  
                  
                  
                  
                  
               
- 2. 
 tembro tembro
- 3. 
 stilo
               la malofteco de la adjektivoj donas al lia lingvo
               tre kuriozan koloron;
               
               la laboro de la intelektuloj donas koloron kaj vivon
               al la kulturoZ;
               
               indiferenta, pala kaj senkolora oficiala
               paroloZ. stilo
               la malofteco de la adjektivoj donas al lia lingvo
               tre kuriozan koloron;
               
               la laboro de la intelektuloj donas koloron kaj vivon
               al la kulturoZ;
               
               indiferenta, pala kaj senkolora oficiala
               paroloZ.
- 4. 
 Ĉiu el la du grupoj de la ludkartaj
               emblemoj,
               la ruĝa (karoo kaj kero) kaj la nigra (piko kaj trefo). Ĉiu el la du grupoj de la ludkartaj
               emblemoj,
               la ruĝa (karoo kaj kero) kaj la nigra (piko kaj trefo).
kolora
      
         
         - 
               Havanta koloron:
               
                  koloraj bildoj.
                  
               
kolori
      (tr)
         
         - 
               Doni koloron al, kaŭzi koloron ĉe:
               
                  la grenoj flave koloras la kampon;
                  
               
                  la suno koloras la nubojn;
                  
               
                  la tempo grize koloris liajn harojn;
                  
               
                  (figure) 
                  la akompananta muziko koloras la tutan dialogon.
                  
               
kolorigi
      
         
         - 
               Surŝmiri ion (desegnon, gravuraĵon, paperon,
               tolaĵon...) per koloriloj:
               
                  ŝi kolorigis sian vizaĝon kaj vestis sin kiel
                  maljuna butikistino
                  [2].
                  
               
kolorigilo
      
         
          farbo
               desegnaĵoj, faritaj sur papero per kolorigiloj
               [3]. farbo
               desegnaĵoj, faritaj sur papero per kolorigiloj
               [3].
kolorigisto
      
         - 1.
- 
               Homo, kies metio estas surŝmiri desegnaĵojn,
               manuskriptojn ktp per koloriloj:
               
                  la kolorigisto havas fingrojn, kiuj malbonodoras
                  [4].
                  
               
- 2.
 Homo, kies metio estas kolorilgi ŝtofon, drapon. Homo, kies metio estas kolorilgi ŝtofon, drapon.
kolorilo
      
         
          farbo
               sonĝoj pentris pejzaĝon per koloriloj el smeraldoj,
               arĝento, rubenoj
               [5]. farbo
               sonĝoj pentris pejzaĝon per koloriloj el smeraldoj,
               arĝento, rubenoj
               [5].
koloristo
      
         
         - 
               Pentristo, kiu emas reprodukti la koloron pli ol la
               liniojn de la objektoj.
               
diverskolora
      
         - 
               Havanta plurajn malsamajn kolorojn:
               
                  diverskoloraj papilioj
                  [6].
                  
               
domkolorigisto
      
         
          farbisto farbisto
multkolora
      
         - 
               Havanta multajn kontrastajn kolorojn:
               
                  la duonpatrino ... montris laĉon plektitan el
                  multkolora silko
                  [7].
                  
               
murkolorigisto
      
         
          farbisto farbisto
senkolora
      
         - 
               Ne havanta koloron, tio estas aŭ blanka, griza, nigra,
               aŭ tute diafana:
               
                  maldika senkolora hararo
                  [8];
                  
               
                  senkolora lako
                  [9].
                  
               
sonkoloro

         
          tembro tembro
      
         tradukoj
 anglaj
~o:
                color; 
~a:
                colored; 
~i:
                color; 
~igi:
                color; 
~igilo:
                paint; 
~ilo:
                paint; 
~isto:
                colorist; 
dom~igisto:
                housepainter; 
mur~igisto:
                housepainter. 
 bretonaj
~o:
                liv; 
~igi:
                livañ; 
~isto:
                liver. 
 ĉeĥaj
~a:
                barevný. 
 francaj
~o:
                couleur, coloris, teinte, tendance, timbre, ton; 
~a:
                coloré; 
~i:
                colorer; 
~igi:
                colorier; 
~igilo:
                peinture, couleur; 
~igisto 1.:
                coloriste; 
~ilo:
                peinture, couleur; 
~isto:
                coloriste; 
divers~a:
                multicolore, polychrome; 
dom~igisto:
                peintre en bâtiment; 
mult~a:
                chamarré, multicolore; 
mur~igisto:
                peintre en bâtiment; 
sen~a:
                incolore; 
son~o:
                couleur musicale, timbre. 
kiam nokto vualas, ĉiuj ~oj egalas:
                la nuit, tous les chats sont gris; 
ŝanĝ~a:
                chatoyant; 
sang~a:
                couleur sang; 
unu~a:
                monochrome; 
du~a:
                bicolore; 
tri~a:
                tricolore. 
 germanaj
~igilo:
                Farbe; 
~ilo:
                Farbe. 
 katalunaj
~o 1.:
                color; 
~o 2.:
                timbre; 
~o 3.:
                forma, estil, expressió; 
~o 4.:
                color (ex: escala de color, al
            pòquer); 
~a:
                colorat; 
~i:
                colorar; 
~igi:
                acolorir; 
~igilo:
                pintura, colorant; 
~igisto 1.:
                colorista; 
~igisto 2.:
                tintorer; 
~ilo:
                pintura; 
~isto:
                colorista; 
divers~a:
                policrom, virolat; 
dom~igisto:
                pintor (de parets); 
mult~a:
                multicolor; 
mur~igisto:
                pintor (de parets); 
sen~a:
                incolor; 
son~o:
                timbre. 
kiam nokto vualas, ĉiuj ~oj egalas:
                de nit tos els gats són negres; 
ŝanĝ~a:
                tornassolat; 
unu~a:
                unicolor; 
du~a:
                bicolor; 
tri~a:
                tricolor, tricromàtic. 
 nederlandaj
~o:
                kleur; 
~a:
                gekleurd, kleurig; 
~i:
                kleuren, verven; 
~igi:
                kleuren, verven; 
~igilo:
                verf; 
~igisto:
                verver; 
~ilo:
                verf; 
~isto:
                colorist; 
divers~a:
                veelkleurig, polychroom; 
dom~igisto:
                huisschilder; 
mult~a:
                veelkleurig, polychroom; 
mur~igisto:
                huisschilder; 
sen~a:
                kleurloos; 
son~o:
                muziekkleur, timbre. 
ŝanĝ~a:
                kleurrijk; 
sang~a:
                bloedrood; 
unu~a:
                eenkleurig, monochroom; 
du~a:
                tweekleurig; 
tri~a:
                driekleurig. 
 polaj
~o 1.:
                kolor, barwa; 
~o 2.:
                barwa głosu; 
~o 3.:
                koloryt; 
~o 4.:
                kolor; 
~a:
                kolorowy, barwny; 
~i:
                kolorować, koloryzować, barwić, ubarwiać; 
~igi:
                kolorować, barwić; 
~igisto 2.:
                farbiarz; 
~ilo:
                barwnik, pigment; 
divers~a:
                wielobarwny, kolorowy; 
dom~igisto:
                malarz pokojowy; 
mult~a:
                wielobarwny, kolorowy; 
mur~igisto:
                malarz pokojowy; 
sen~a:
                bezbarwny; 
son~o:
                barwa głosu. 
kiam nokto vualas, ĉiuj ~oj egalas:
                nocą wszystkie koty są czarne
            ; 
sang~a:
                krwistoczerwony; 
unu~a:
                jednobarwny, monochromatyczny; 
du~a:
                dwubarwny; 
tri~a:
                trójbarwny. 
 portugalaj
~o:
                cor, colorido, timbre (de voz). 
 rusaj
~o 1.:
                цвет; 
~o 2.:
                окраска; 
~o 3.:
                колорит; 
~o 4.:
                цвет; 
~a:
                цветной; 
~i:
                окрашивать, окрасить; 
~igi:
                красить, окрашивать, окрасить; 
~igilo:
                краска, краситель; 
~ilo:
                краска, краситель; 
~isto:
                колорист; 
dom~igisto:
                маляр; 
mur~igisto:
                маляр; 
son~o:
                окраска. 
 svedaj
~o:
                färg; 
~i:
                färga; 
~igi:
                måla. 
 tokiponaj
~o:
                kule; 
~a:
                kule; 
~i:
                kule. 
 turkaj
~o:
                renk; 
~a:
                renkli, boyalı; 
~i:
                boyamak, renk vermek; 
~igi:
                renklendirmek, boyamak; 
~igilo:
                boya; 
~igisto 1.:
                renk sanatçısı, renkçi; 
~ilo:
                boya; 
divers~a:
                çok renkli, rengârenk; 
dom~igisto:
                boyacı. 
      
 
      
      
         fontoj
1.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta2.
            
            Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino3.
            
            B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 6a4.
            
            B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 1a5.
            
            B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 3a6.
            
            H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto7.
            
            Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino8.
            
            Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Åge9.
            
            M. Belosevic: -, soc.culture.esperanto, 1997-03-28 
      
         
         	  [^Revo] 
         [kolor.xml]
         [redakti...]
         [artikolversio:
          1.25 2011/11/27 17:10:09 ]