tradukoj: be bg ca de en fr hu nl pl pt ru

Farenhejt/o

FarenhejtoTEZ

PERS
Germanlingve: Daniel Gabriel Fahrenheit, 1686-1736. Germana fizikisto, inventinto de alkohola kaj hidrarga termometroj kaj de la farenhejta temperaturskalo.

farenhejtaTEZ

[1]
Rilata al la mezursistemo por temperaturo, laŭ kiu, ĉe la normala atmosfera premo, la akvo glaciiĝas je 32 farenhejtaj gradoj (32˚F) kaj ekbolas je 212 farenhejtaj gradoj (212˚F), kiu intervalo estas dividita en 180 egalajn partojn.
Rim. 1: La farenhejtan skalon oni ankoraŭ uzas en Usono; en sciencoj kaj en plimulto de aliaj landoj oni uzas la celsian skalon.
Rim. 2: La formulo por konverti celsian temperaturon C en farenhejtan F estas F = 9C/5 + 32; la inversa konverto estas C = 5(F - 32)/9.
Rim. 3: La intenco estis, ke la temperaturo de la glaciiĝo estu 30˚F kaj la temperaturo de la homa korpo estu 90˚F; nu, post precizigo tiuj valoroj korektiĝis al 32˚F kaj 98.6˚F. VD:kelvino

tradukoj

anglaj

~o: Fahrenheit; f~a: fahrenheit.

belorusaj

~o: Фарэнгайт; f~a: паводле Фарэнгайта.

bulgaraj

~o: Фаренхайт; f~a: Фаренхайт.

francaj

~o: Fahrenheit; f~a: Fahrenheit.

germanaj

~o : Fahrenheit; f~a: Fahrenheit.

hungaraj

~o: Fahrenheit; f~a: Fahrenheit-.

katalunaj

~o: Farenheit; f~a: en escala Farenheit.

nederlandaj

~o: Daniel Gabriel Fahrenheit; f~a: fahrenheit.

polaj

~o: Daniel Gabriel Fahrenheit; f~a: Fahrenheita.

portugalaj

~o: Fahrenheit.

rusaj

~o: Фаренгейт; f~a: по Фаренгейту.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri f~a:
  Por koherigi kun aliaj samspecaj artikoloj mi preferus meti
  ĉi tien nur referencojn al aliaj terminoj kun f~a (skalo,
  grado,...)
  kaj transporti la nunan materialon al sub "skalo" (drv "farenhejta
  (temperatur)skalo"). [MB]
  

[^Revo] [farenh.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2011/12/06 10:10:30 ]