tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru tr

*fast/i

*fastiTEZ

(ntr)
1.
REL Pro religia motivo sin deteni de plezuroj kaj precipe de iuj manĝoj dum antaŭfiksita tempoperiodo.
2.
(figure) Ne manĝi, sin deteni de manĝado.

fastoTEZ

1.
Ago fasti: post la fasto venas festo [1] por riĉulo fasto, por malriĉulo festo [2]
2.TEZ
Tempo de la fasto: butersemajno estas la semajno, kiu antaŭas la Grandan Faston [3].

Granda Fasto Z

1.TEZ
KRI Plursemajna printempa fasto kristana: ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, kie la nobelaro en la tempo de la granda fasto kolektiĝas por karnavalaj ŝercoj, la kupra porko haltis [4].
a)TEZ
En la orienta kristanismo la Granda Fasto komenciĝas sep semajnojn antaŭ la Pasko, je la „Pura Lundo“, kaj finiĝas je la Palma Dimanĉo.
Rim.: Simbole, ĝi estas rememoro pri la kvardeka fasto de Jesuo antaŭ la komenco de lia misio, kaj antaŭas la apartan kaj pli severan faston de la Sankta Semajno.
b)TEZ
En la okcidenta kristanismo la Granda Fasto komenciĝas 46 tagojn antaŭ la Pasko, je la Cindra Merkredo, kaj finiĝas je la Sankta Sabato.
Rim.: Do, ĝi daŭras kvardek nedimanĉajn tagojn, kaj inkludas la Sanktan Semajnon.
2.TEZ
REL En Islamo, la fasto kiu daŭras la tutan sanktan monaton ramadano.

tradukoj

anglaj

~i: fast (abstain from food); ~o: fast (abstaining from food); Granda F~o 1.: Lent; Granda F~o 2.: the fast of Ramadan.

belorusaj

~i: пасьціць; ~o: пост; Granda F~o 1.: Вялікі пост ; Granda F~o 2.: рамадан (пост).

francaj

~i: jeûner; ~o: jeûne; Granda F~o 1.: carême; Granda F~o 2.: ramadan.

germanaj

~i: fasten; ~o 1.: Fasten; ~o 2.: Fastenzeit; Granda F~o 1.: Fastenzeit; Granda F~o 2.: Ramadan.

hispanaj

~i: ayunar; ~o: ayuno.

hungaraj

~i 1.: bőjtöl; ~i 2.: koplal; ~o 1.: bőjt; ~o 2.: bőjtidő; Granda F~o 1.: nagybőjt; Granda F~o 2.: ramadán.

nederlandaj

~i: vasten; ~o 1.: vasten; ~o 2.: vastentijd; Granda F~o 1.: vasten.

polaj

~i: pościć; ~o: post; Granda F~o 1.: Wielki Post; Granda F~o 2.: ramadan.

portugalaj

~i: jejuar.

rusaj

~i: поститься; ~o: пост; Granda F~o 1.: великий пост; Granda F~o 2.: рамадан.

turkaj

~i: oruç tutmak; ~o: pehriz, oruç; Granda F~o 1.: hıristiyanlarda büyük pehriz; Granda F~o 2.: ramazan ayı.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko

[^Revo] [fast.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2011/04/29 19:10:45 ]