tradukoj: de en fr hu pt ru vo

*fi-

I.
Interjekcio esprimanta malestimon kaj abomenon: fi, kiel abomene! [1]! fi al vi!
II.
Prefikso esprimanta malestimon: fikomercistoZ; ; fibuŝo Z ; fiinsektoj [2].
III.
Samsignifa memstara vortero: fieco.

fia

Malnobla, abomeninda: jen la terure malbela fia flanko de l' afero [3]; ne troviĝas akuzo, ekde la rabado, ĝis la patromurdo, aŭ de la vanteco ĝis la plej fia krueleco, kiu ne trafus ilin tute prave [4]; fia nuanco, senco, tono.

fiaĵoZ

Fia ago aŭ abomeninda objekto.

Rim.: Kvankam fi kaj povas en multaj okazoj esti prekaŭ indiferente uzataj, ili tamen diferencas inter si per tio, ke estas prefere objektiva, dum fi estas prefere subjektiva; povas montri simple, ke iu aŭ io estas malbonkvalita, netaŭga, aŭ ke oni opinias ĝin tia; fi esprimas individuan malŝatan aŭ abomenan senton de la parolanto: ĉevalaĉo ne estas fia ĉevalo, sed tre malfeliĉa; tiu fiulo estas tre lerta kaj bela viro.

tradukoj

anglaj

fi- : fie!, for shame!; ~a: vile, filthy, dirty, base, shameful, disgusting. ~ al vi!: shame on you!; ~buŝo: dirty mouth; ~insektoj: pests.

francaj

fi- : fi!, beurk!, pouah!; ~a: abject, bas, indigne, vilain, méprisable; ~aĵo: bassesse (acte bas), cochonnerie (acte, propos). ~komercisto: mercanti; ~insektoj: insecte nuisible; ~eco: bassesse.

germanaj

fi- : pfui!, ih!. ~komercisto: dubioser Geschäftsmann; ~buŝo: Schandmaul; ~insektoj: Ungeziefer.

hungaraj

fi- : pfuj!; ~a: aljas, ocsmány, galád; ~aĵo: aljas tett, galádság. ~ al vi!: szégyeld magad!; ~komercisto: nyerészkedő; ~buŝo: mocskos száj; ~insektoj: féreg.

portugalaj

fi- : fu, abrenúncio, apre, chi, credo, cruzes, fora, irra.

rusaj

fi- : фи!, фу!; ~a: мерзкий, гадкий, презренный, отвратительный; ~aĵo: подлость (поступок). ~eco: подлость (качество).

volapukaj

fi- II: lu-. ~buŝo: lumud.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:24
3. Harry Harrison, tr. William Auld: La stratoj de Aŝkelono
4. Szathmari: Logos

administraj notoj

pri fi- :
      Cxu indas konservi la streketon en la radiko? [MB]
    
pri fi- :
	La rimarko ne kontentigas min. Mi sentas, ke "fi" referencas al ia
	socia morala normo, dum "acx", kvankam gxi celas kaj materiajn kaj
	moralajn ecojn estas pli subjektiva. Ekz-oj helpu. [MB]
      
pri fi- :
      Ĉu mia ekzemplo pri ĉevalaĉo sufiĉas?
      [Sergio]
    

[^Revo] [fi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2010/05/31 16:30:20 ]