tradukoj: be de el en hu nl pt ru tp

*nobl/a

*nobla

Havanta altajn kaj malvulgarajn moralajn kvalitojn, senriproĉe justa, brava, honesta kaj malegoisma: nobla karaktero, konduto, homo; (figure) KEM nobla gaso. VD:etika, ideala, heroa, altruista, malavara, modela, sublima.

Rim.: Ne konfuzu „nobla“ kaj „nobela“!

*malnobla

Morale malbona, hontinda, malestiminda, fia: ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima! [1]; ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon [2].

*malnoblulo

Homo malnobla, fiulo: li estas mensogisto kaj malnoblulo [3].

tradukoj

anglaj

~a: noble, great, honorable; mal~a: ignoble, base, vile; mal~ulo: scoundrel, scurvy dog, knave.

belorusaj

~a: высакародны, шляхетны, велікадушны; mal~a: подлы, нізкі; mal~ulo: падлец, падлюга.

germanaj

~a: edel, edelmütig, vornehm.

grekaj

~a: ευγενής.

hungaraj

~a: nemes.

nederlandaj

~a: edel, nobel.

portugalaj

~a: nobre (adj.), magnânimo, generoso.

rusaj

~a: благородный, великодушный; mal~a: подлый, низкий; mal~ulo: подлец.

tokiponaj

~a: sewi.

fontoj

1. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §33.
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §37.

[^Revo] [nobl.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2007/01/12 17:30:55 ]