tradukoj: de es fr nl pt ru

*flos/o

*floso

1.
Kunaĵo, aro da arbaj trunkoj ĵetitaj en riveron, por ke la fluo ilin transportu.
2.
Similspeca trabaro, konstruita por transporti homojn aŭ diversajn materiojn.

flosi

(ntr)
Surakviĝi, resti sur akvo, kuŝi sur fluaĵo ne enprofundiĝante, naĝi pro malpezeco en maniero de floso, maldroni: la barelo flosas; flosanta bastono, ŝipruinaĵo; (figure) super la ebenaĵoj flosis (ŝvebis) opalkoloraj nuboj. VD:naĝi, ŝvebi.

flosigiZ

1.
Fari ke io flosu, meti en flosan staton.
2.
Flose transporti: flosigi lignon; flosigitaj arboj.
Rim.: Z uzis kelkfoje la formon flosi kiel transitivan anstataŭ flosigi.

flosado

1.
Perflosa transportado.
2.
Stato de tio, kio flosas.

flosisto

Tiu, kiu kondukas floson.

flosilo

Objekto aŭ ilo, kiu flosas, servanta por montri nivelon aŭ rapidecon de fluo, aŭ por subteni ion en akvo: korkflosilo de hokfadeno por fiŝkapti.

floslinio

MAR
Nivelo, ĝis kiu enakviĝas ŝipo.

tradukoj

francaj

~o: radeau, train de bois; ~i: flotter; ~igi: flotter; ~ado 1.: flottage; ~ado 2.: flottement; ~isto: flotteur; ~ilo: flotteur; ~linio: ligne de flottaison.

germanaj

~o: Floß; ~i: schwimmen; ~igi 2.: flößen; ~ado 1.: Flößen; ~ado 2.: Treiben; ~isto: Flößer; ~ilo: Schwimmer; ~linio: Wasserlinie (Schiff).

hispanaj

~o: balsa, armadía; ~i: flotar.

nederlandaj

~o: vlot; ~i: vlotten, bovendrijven; ~igi: doen vlotten; ~ado: vlotten; ~isto: vlotter, houtvlotter, vlotvoerder; ~ilo: dobber, vlotter, drijver.

portugalaj

~o 2.: jangada.

rusaj

~o: плот; ~i: держаться на плаву; ~igi 2.: сплавлять (по течению); ~ado 1.: сплав (напр. леса по воде); ~isto: сплавщик; ~ilo: поплавок; ~linio: ватерлиния.

[^Revo] [flos.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2008/05/09 19:11:47 ]