tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru sv

*font/o

*fontoTEZ

1.
Loko, kie akvo aŭ alia fluaĵo eliras el la tero: ĉe la fonto de rivero; ĉerpi akvon el la fonto; fonto de petroloB, de natura gaso [1]; fonto da akvo [2]; subtera fonto; la fonto senakviĝisZ; (figure) miaj okuloj estus fonto da larmoj [3].
2.
La elfluaĵo mem: pura, varma, abunda, sulfureca fonto; kapti, aĉeti fonton.
3.
Origino de materia forto: fonto de lumo, de energio.
4.
(figure) Origino, deveno, kaŭzo: ĉerpi dokumentojn el la fonto; aŭtoritata fonto de informoj; mi konas la fonton de tiuj mensogoj; tiuj militoj estis la ĉefa fonto de la inspiro de la poetoj; troa ambicio estas fonto de malfeliĉo; fonto de profito, de enspezoj; homo malsaniĝinta pro variolacio samtempe fariĝis fonto de infekto al aliaj [4] (kp kovejo3); monavido estis fonto de multaj militoj; pro elsekiĝo de la materialaj fontojZ (rimedoj).

fonti

(ntr)
1.TEZ
Eliĝi el fonto. VD:ŝpruci.
2.
(figure) Deveni de: oni miras, ke tia verko povas fonti el la cerbo de moderna homo.

tradukoj

anglaj

~o: spring.

belorusaj

~o: крыніца; ~i 1.: выцякаць, біць (пра ваду з крыніцы); ~i 2.: паходзіць.

francaj

~o: source, puits, cause, origine; ~i: sourdre, surgir, jaillir, découler, prendre sa source, provenir.

germanaj

~o: Quelle; ~i 1.: entspringen, quellen; ~i 2.: entspringen.

hispanaj

~o 1.: manantial; ~o: fuente.

hungaraj

~o: forrás; ~i: ered.

nederlandaj

~o: bron; ~i 1.: ontspringen; ~i 2.: ontspruiten.

polaj

~o: źródło.

portugalaj

~o 1.: fonte, nascente, olho-d'água, manancial.

rusaj

~o 1.: родник, ключ, скважина (нефтяная); ~o: источник; ~i: проистекать. ~o de infekto: источник заражения.

svedaj

~o: källa.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:13
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:1
4. Vladimir LEMELEV: Homo, kiu savis milionojnMonato

administraj notoj

pri ~o 3.:
          Trovi pli klarajn ekz-ojn por kontrastigi "~o de lumo"
          kaj "lum~o". [MB]
        

[^Revo] [font.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2012/05/24 17:10:09 ]