(p.p. birdo)
Sidi sufiĉan tempon sur ovoj por havigi al ili konstantan
varmon kaj
ebligi maturiĝon de la embrio:
perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis
[1];
nur en la tempo de kovado mi havas rajton de
voĉo
[2];
kokino ĉirkaŭita de sia kovitaro.
2.
(figure)
Plej zorge gardi kaj flegi:
la patrino kovas sian filon.
3.
(figure)
Kaŝe konservi ion, por ke ĝi aperu poste;
kaŝe prepari; zorge flegi kaŝitan senton:
la cindroj kovas la fajron;
kovi perfidon;
mute kovata doloro;
lia koro kovas malamon kaj envion;
en sia plej intima interno Kant kovis senliman admiron
por la
prototipo de siaj anglaj kolegoj de Scotland Yard
[3].
kovejo
1.
Loko, kie birdo kovas ovojn:
mi vidis, kiel ili (rokoj) fariĝas kovejo de
birdoj
[4].
nesto.
2.
(figure)
Loko kie estas flegataj kaj edukataj agantoj por iu afero:
la lernejo (...) tre sukcesis kiel modelo de
moderna lernejo kaj ankaŭ kiel kovejo de novaj
esperantistoj kaj fonto de kultura verkado
[5]
pri la reĝa korto de la franca urbo Lyon, kie oni sufokis
ribelon de prakristanismaj valdanoj, li skribis
(...):
«Jen kovejo por mortbatontoj (...)»
[6].
3.
(figure)
Naskejo, loko kie io estiĝas kaj de kie ĝi disvastiĝas,
centro, plej aktiva punkto:
kovejo de konspiro;
kovejo de epidemio
[7];
kovejo de milito.
fokuso
Aparato provizanta konstantan temperaturon, taŭgan por
kovi ovojn, por kreskigi histojn kaj simplajn organismojn,
aŭ por flegi frunaskitojn.
inkubatoro
elkovi
(tr)
1.
Elovigi, elŝeligi idojn post sufiĉa kovado:
oni konsiliĝis kun la hirundo, kiu vidis multe da landoj,
kaj
kun la maljuna korta kokino, kiu kvin fojojn elkovis
kokidojn
[9].