tradukoj:
be de en fr hu it nl pt ru
*ŝpruc/i
*ŝpruci
(ntr)
- 1.
-
Rapide, salte kaj fortege
elflui eksteren:
fonto ŝprucas el la roko;
larmoj ŝprucis el liaj okuloj.
- 2.
- (figure)
Rapide, subite montriĝi:
de ĉiu monteto ŝprucis malhela arbareto de akacioj,
sikomoroj kaj tamarindoj
[1];
fine ŝprucis el la horizonto kun siaj nenombreblaj kupoloj
kaj minaretoj la blanka Konstantinopolo;
ĉie ŝprucas freŝa forto kaj nova vivo;
ĝojo ŝprucis el ĉiuj okuloj;
spasme ŝprucanta gajecoZ.
ŝprucigi
(tr)
-
Igi ion ŝpruci:
fontoj, ŝprucigantaj akvon
[2];
ŝprucigu fajron kaj morton el viaj okulojZ.
elĵeti,
vomi
ŝprucigilo
-
Ilo aŭ aparato por ŝprucigi likvaĵon:
kelke da homoj ... per ŝprucigiloj malsekigis la arbojn
[3].
disŝpruci
(ntr)
-
Rapide, forte elflui al ĉiuj direktoj:
ĉiuflanken disŝprucis homa cerbo; torente fluis la sango
[4].
eksplodi
enŝprucigi
(tr)
-
Rapide kaj forte enigi fluaĵon en ion:
tio enŝprucigis kvazaŭ novan sangon en la vejnoj
de la ŝtoniĝanta societo.
injekti
tradukoj
anglaj
~i:
gush.
belorusaj
~i:
пырскаць;
en~igi:
упырскваць.
francaj
~i:
jaillir;
~igi:
asperger, projeter (un liquide), pulvériser (un liquide);
~igilo:
aspersoir, brumisateur, pulvérisateur;
dis~i:
gicler;
en~igi:
injecter.
germanaj
~i 1.:
spritzen, sprudeln;
en~igi:
hineinspritzen.
hungaraj
~i:
fröcsög, fakad, buzog, locsog;
~igi:
fröccsent, locsol, fakaszt;
en~igi:
befecskendez.
italaj
~i 1.:
sprizzare, schizzare (sprizzare);
~i 2.:
sprizzare, errompere;
~igi:
spruzzare;
~igilo:
spruzzatore, irroratore, lancia (spruzzatore);
dis~i:
schizzare;
en~igi:
iniettare.
nederlandaj
~i:
spuiten;
~igi:
sproeien;
en~igi:
inspuiten.
portugalaj
~i 1.:
jorrar, esguichar;
~igi:
jorrar.
rusaj
~i:
брызгать, бить ключом;
~igi:
разбрызгивать;
en~igi:
впрыскивать, впрыснуть.
fontoj
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:243.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14a4.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo,
(tria skizo el la ĉukĉa vivo), 3, La eŭrope
edukita homo
[^Revo]
[sxpruc.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.17 2009/04/07 16:30:26 ]