tradukoj: de fr pl

fornel/o [1]

fornelo

KUI Kuiraparato enhavanta bakujon kaj kuirplatojn aŭ flamingojn: via patrino tuŝis la fornelon, kaj nun ŝi havas vundon sur la mano [2].

elektrofornelo, elektra fornelo

KUI Fornelo funkcianta per elektro: nelavitaj teleroj kaj tasegoj sur la lavtablo, sekiĝintaj kaseroloj sur la elektra fornelo, uzitaj forkoj kaj kuleroj. Kial ili ne purigis antaŭ ol ekferii? [3].

gasfornelo, gasa fornelo

KUI Fornelo funkcianta per brulgaso: por prepari la manĝon la unuaj levintoj uzis senprokraste la malmultajn gasfornelojn, la aliaj devis alviciĝi [4].

karbofornelo, karba fornelo

KUI Fornelo funkcianta per bruligo de karbo.

tradukoj

francaj

~o: cuisinière (électroménager) ; elektro~o, : cuisinière électrique; gas~o, : cuisinière à gaz; karbo~o, : fourneau.

germanaj

~o: Herd (Küche); elektro~o, : Elektroherd; gas~o, : Gasherd; karbo~o, : Kohleherd.

polaj

~o: kuchenka; elektro~o, : kuchenka elektryczna; gas~o, : kuchenka gazowa; karbo~o, : kuchnia węglowa.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. R. Fischer: Esperanto im Dialog, 2007-12
3. Saliko: En fremda lando, Monato, jaro 2006a, numero 3a, p. 26a
4. R. Frey: La veraj rakontoj de Roberto, 3, 2005

[^Revo] [fornel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2008/01/28 17:30:57 ]