tradukoj: ar be bg de en es fa fr nl pt ru tp

frid/a

frida

(neologismo) [1]
=malvarma ili spontanee ĝermas en [...] frida kuvo[2].

fridi

Daŭre teni en malvarmo: la fridujo ĉesos fridi ĝuste kiam plena pro gastoj[3]. VD:frostigi

fridujo

[4]
Ŝranko en kiu regas konstanta temperaturo pli malalta ol tiu de la ĉirkaŭaĵo, uzata por freŝe konservi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn dum kelkaj tagoj: en tiuj cirkonstancoj kompreneble ne estas bezono je kolortelevidilo, lavmaŝino, fridujo, k.a.[5].
Rim.: Kvankam la vorto „frida“ estas konsiderata neologismo, la derivaĵo „fridujo“ enpenetris la ĉiutagan vivon. VD:frostofako, frostujo.

tradukoj

anglaj

~ujo: refrigerator.

arabaj

~ujo: ثَلَّاجَةٌ ج ات.

belorusaj

~a: халодны; ~i: халадзіць, ахалоджваць; ~ujo: халадзільнік.

bulgaraj

~ujo: хладилник.

francaj

~a: froid, réfrigéré; ~i: réfrigérer; ~ujo: refrigérateur.

germanaj

~a: kalt, kühl, frostig; ~i: kühlen; ~ujo: Kühlschrank.

hispanaj

~a: frío; ~i: enfriar; ~ujo: refrigerador, nevera.

nederlandaj

~ujo: koelkast.

persaj

~a: سرد، یخبندان; ~i: سرد نگهداشتن، سرد کردن; ~ujo: یخچال.

portugalaj

~a: frio (adj.); ~i: refrigerar; ~ujo: refrigerador, geladeira.

rusaj

~a: холодный; ~ujo: холодильник.

tokiponaj

~a: lete.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Lode Van De Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 18a
3. Marjorie Boulton: Tiu leĝo de Murphy, Monato, jaro 1997a, numero 4a, p. 26a
4. Plena Ilustrita Vortaro
5. Mu Binghua: Elektraj aparatoj mankas en la kamparo, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 11a

[^Revo] [frid.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2010/07/15 16:30:20 ]