tradukoj: be bg br cs de el en es fr he hu nl pl pt ru sv tp tr

*varm/a

*varma

1.TEZ
Entenanta aŭ produktanta varmon je grado normala por la homo, ne tro multe (ne varmega), tamen ja sufiĉe (ne malvarma): varma forno, plado, supo, suno, vetero; oni plantis ilin (abiojn) meze de la varma ĉambro kaj ornamis ilin per plej belaj objektoj, per oritaj pomoj, mielkukoj, ludiloj kaj tre multe da kandeloj! [1]; neniam antaŭe li pasigis nokton ekstere, li ĉiam en la nokto dolĉe dormadis en la varmaj folioj de la rozo [2]; la pastro konsekre aspergis la sklavojn per varma ĉevala sango [3]; en la nokto la servutuloj dormadis en la varma cindro, trempadis la fingrojn en la grasa fulgo kaj lekadis ilin [4]; estis bela stelluma nokto, la aero ankoraŭ varma kaj milda, ĉar tiam estis ankoraŭ septembro [5]; la animaloj kun varma sango;
Rim.: Probable influite de la franca lingvo, PV kaj PIV perdis la nuancon, kiun la esperantistoj rusaj kaj germanaj plu konservas (Bokarev, Krause): «varma» estas sufiĉa kaj modera temperaturo, ne varmega: tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [6]; aŭ jen el la matura periodo: en eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon [7]. [Sergio Pokrovskij]
2.
Malhelpanta malvarmiĝon, ŝirmanta kontraŭ ekstera vetero: varma lano, vesto, kovrilo, ĉambro; Z ― Zibelo: Tre kara best' estas zibelo || Pro sia bela varma felo [8].
3.
Nemalvarma, kie oni ne suferas pro malvarmo: varma klimato; post la granda ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de ĉi tie, trans montojn kaj arbarojn [9].
4.TEZ
(figure) Naskanta impreson de varmo, varmiganta la animon; afabla, amika, karesa, milda: lia manpremo estis varma kaj kora [10]; ni konservas varman rememoron pri tiu homo; homo kun mola kaj varma koroZ; la varmaj tonoj de la Ticianaj pentraĵoj [11] (proksimaj al la fajrokoloroj: ruĝa, oranĝa, flava, bruna); varma tono de violonĉelo; Mi, el malluma misa pado, Per varma vorto de persvado, Vin savis el demona sin' [12]; varma sento, konsolvorto; nun li denove fariĝis tre varma amiko de nia lingvo en ĝia nuna formo [13]; varma akcepto, gratulo, danko.
Rim.: PV kaj PIV ne distingas gradojn en la metafora varmo samkiel ili malatentas tiun nuancon en la rekta senco: „Metanta fervoron, pasion en siaj agoj“ ― t.e. varmega2. Por mi la PIV-ekzemplo varma batalo aspektas kiel groteska ŝerco (= afabla, milda batalo). [Sergio Pokrovskij] VD:kora.

varmoTEZ

1.TEZ
Milda sentumaĵo, kian kaŭzas, interalie, elmeto al sunradioj, restado ĉe fajro ktp: abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per vigliga varmo [14]; dum du horoj ili sidis babilante en la agrabla varmo de la fajro [15]; la animala varmo (produktata en vivantaj korpoj per interna brulado).
Rim.: Pli intensa, malagrabla aŭ eĉ brulvunda sentumaĵo similkaŭza estas varmego.
2.TEZ
FIZ Energiformo rilata al la kineta energio de molekuloj en substanco, rilata al ĝia : la varmo estas ondforma, laŭlonga vibrado de la molekuloj de korpoB.

Rim.: La vorto komunlingva respondas al la objektivaj temperaturo kaj (mal)sekeco; la termino fizika malpli rekte rilatas al la temperaturo: la oceano entenas multege da varmo2 en la akvo kies temperaturo estas 4°C ― kio tute ne estas varma laŭ la senco komunlingva. La fizikan varmon oni esprimas ne per temperaturaj gradoj, sed per energiaj kalorioj. [Sergio Pokrovskij]

*varmega

1.TEZ
Kiu havas altan temperaturon, malagrable tro altan aŭ eĉ brulvundan: la fera bastono, kiu kuŝis en la forno, nun estas brule varmega [16]; Ah! Kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la malvarman [17]; trinkante oni tenas la subtason sed ne la tason kun varmega teo [18]; tie dum vizito al kafejo por varmega teo ni decidis ke tempo por ni ege mankas [19]; SIN:alttemperatura, arda
2.TEZ
(figure) Tre pasia, fervora, arda: varmega amo; tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon [20]; levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino [21]; la dolĉaj kisoj de la infana buŝo bruligis ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo, la varmega amo de tiu malgranda estaĵo ... ŝiris al ŝi la koron [22]; li falis sur la vizaĝon kaj varmege preĝis, petante kompaton kaj pardonon [23]. VD:arda, flama, vigla.

varmegoTEZ

1.
Tro alta temperaturo.
a)TEZ
MET Pri vetero: li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago [24]; dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo [25]; ĉirkaŭ la tagmezo, dum la plej granda varmego aperis la asiria sekvantaro [26].
b)
MED Pri malnormale alta, malsaneca temperaturo de organismo: sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj de varmego [27]; febra varmego de la korpo [28].
2.TEZ
(figure) ardo, entuziasmo, fajro2, fervoro, flamo2, pasio: montri varmegon en disputo. VD:ekzalteco, febro, vervo, vigleco

varmegigi

Fari ion varmega: „Antaŭe ni bakos panon,“ diris la maljunulino, «mi jam varmegigis la fornon kaj knedis la paston» [29]; „Belaj piedoj,“ pensis ŝi, malrapide kaj facile surirante la ŝtonajn ŝtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno [30]; (figure) ve al tiuj, kiuj sidas malfrue nokte por varmegigi sin per vino [31].

varmegimuna

TEK (Pri materialo, aparato ktp) kiu ne difektiĝas ĉe tre altaj temperaturoj: la varmegimunaj molibdenaj alojoj eltenas temperaturojn ĝis 1200°C.

*varmeta

Neŭtrale varma, kiu nek varmigas, nek malvarmigas: lavi vundon per varmeta akvoB. mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega. Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo [32].

varmigi

(tr)
1.
Fari varma; komuniki varmon: varmigi al si la piedojn frapante la teron; la fajro brulis tiel bele kaj varmigis tiel agrable! [33]; ekfroti alumeton kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn [34]; la limako ricevis la permeson sidi sur la muro ... kaj varmigi sin en la suno [35]; varmigi akvon (ekz-e por bano; kp „boligi akvon“ por infuzi teon);
2.
Konservi varmon, impresi kiel varma: eniris malriĉa maljuna homo, kiu estis envolvita en granda ĉevalkovrilo, ĉar tio varmigas, kaj varmon li bezonis, ĉar ekstere regis malvarma vintro [36]; ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj? [37].

malvarmaTEZ

1.
Produktanta sur la palporganojn la karakterizan sentumon, kiun kaŭzas glacio: malvarma marmoro, ĉambrego, lando; en la malvarma matena horoZ; estis terure malvarmeZ.
2.
Senvarma, nevarmigita, ne produktanta aŭ ne entenanta varmon, havanta tro malaltan temperaturon: la rano ektuŝis lin per sia malvarma malseka mano [38] la malvarma radio de la suno (de la aŭtuna suno, kiu ne varmigas) [39] malvarma frunto; malvarmiĝi pro tro longa atendo en la strato.
3.
(figure) Senemocia, senpasia, senpartia: kiel malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tia beleco! malvarma rezonado, diskutadoZ, prudento, stilo; malvarma oratoro; malvarme kaj trafe juĝi aferon.
4.TEZ
(figure) Ne montranta fervoron, favoron al iu aŭ io: malvarma protektanto, akcepto; lia amo malvarmiĝis. VD:indiferenta, neafabla, malarda.

malvarmo

1.
Stato karakterizata per malalta temperaturo, malpli granda ol estas normale aŭ agrable aŭ tolereble: en la kastelo la nobelaj filinoj pro la malvarmo kuŝis en la lito [40]
2.
Sentumaĵo, kiun kaŭzas tiu fenomeno: ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo [41]; senti malvarmon; terurite li ektremis kaj malvarmo trakuris lian dorson.
3.
(figure) Malfervoro, senardeco: montri al iu malvarmon.

malvarmigi

(tr)
1.
Fari malvarma; malgrandigi varmegon aŭ varmecon: malvarmigi trinkaĵon per pecetoj da glacio; (Clemency) blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi [42]; ŝi ofte devis naĝi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon [43].
2.
FIG Senfervorigi, malentuziasmigi: ili provas malvarmigi por nia afero multajn ne sufiĉe spertajn amikojnZ; la falo de Volapük malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvoZ; tio malvarmigis lian fidonB.

malvarmego

1.
Forta malvarmo karakterizata per tre malalta temperaturo: la malvarmego lin frostvundis; la malvarmego de la kosma spaco; kriogena motoro estas motoro, kiu povas funkcii en malvarmego [44]
2.TEZ
Frosto, malvarma vetero, kiam la akvo glaciiĝas: De la tago, kiam okazis la unua Diposedo, Fondintino komencis surverŝi sur sin sitelojn da akvo ĉe puto en severa malvarmego [45]; siberia malvarmego [46].

malvarmeta

Modere malvarma, kiu iom malvarmigas: li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj kaj kariofiloj [47]; la vintro relative mildas en la golfo de Sanfrancisko, sed kiam en novembro fariĝis pli malvarmete, li surmetis T-ĉemizon, poste puloveron, kaj daŭre promenis nuda sub la talio [48]; tie estas pli malvarmete ol ĉi tie [49]; malvarmeta blovo de la zefiro [50].

*malvarmeto

Loko aŭ medio malvarmeta, stato de io malvarmeta: en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [51].

*malvarmumiTEZ

(ntr)
MED
Fariĝi malsana pro malvarmo; ricevi kataron: en malbona vetero oni povas facile malvarmumi [52].

*malvarmumo

MED
Malsano pro malvarmo.

tradukoj

anglaj

~a: *warm; ~ega: *hot; ~egimuna: heat-proof, heat-resistant; ~eta: lukewarm, tepid; mal~a: cold; mal~eta: cool; mal~eto: cool.

belorusaj

~a: цёплы; ~o 1.: цяпло, цеплыня; ~o 2.: цеплата; ~ega: гарачы; ~ego 2.: запал, заўзятасьць; ~eta: летні (пра тэмпературу), цеплаваты; mal~a: халодны; mal~o: холад; mal~umi: прастудзіцца.

bretonaj

~a: tomm; ~o: tommder; ~ega: brout, gor, tomm-berv; ~ego a: gor; ~ego 2.: birvidigezh; ~eta: klouar; ~igi: tommañ; mal~a 3.: difrom; mal~a: yen; mal~o 3.: yended; mal~o: yenijenn; mal~igi 2.: yenaat; mal~ego: yenijenn kriz; mal~eta: fresk; mal~eto: freskadurezh; mal~umi: tapout anoued, pakañ riv. mal~iĝi: yenaat.

bulgaraj

~a: топъл; mal~a: студен.

ĉeĥaj

~a: teplý.

francaj

~a: *chaud, chaleureux, fervent; ~o: chaleur; ~ega: brûlant, fervent, torride; ~ego a: canicule; ~ego 2.: ardeur; ~eta: tiède; ~igi 1.: chauffer; ~igi 2.: réchauffer, tenir chaud; mal~a: froid, distant; mal~o: froid (subst.), froideur; mal~igi: refroidir; mal~ego: froid glacial; mal~eta: frais (légèrement froid); mal~eto: fraicheur; mal~umi: prendre froid. mal~iĝi: refroidir, se refroidir.

germanaj

~a: *warm; ~o 2.: Wärme; ~ega: *heiß; ~ego 2.: Hitze; ~eta: lauwarm, lau, handwarm; ~igi 1.: wärmen, aufwärmen; ~igi 2.: wärmen, warm halten; mal~a: kalt; mal~o: Kälte; mal~umi: *sich erkälten; mal~umo: Erkältung.

grekaj

~a: ζεστός; ~o: ζέστη; ~eta: χλιαρός; mal~a: κρύος; mal~o: κρύο.

hebreaj

~a: לגייס; ~o: חום; ~ega: לוהט; ~ego 2.: להט; ~eta: פושר, חמים; ~igi: לחמם; mal~a: קר; mal~o: קור; mal~eta: צונן, קריר; mal~eto: צינה, קרירות; mal~umi: להצטנן \צנן\, להתקרר \קור\ (לחלות).

hispanaj

~a: caliente; ~o 2.: calor; ~eta: templado; ~igi 1.: calentar; mal~a: frío; mal~o: frío; mal~eta: fresco; mal~eto: frescura; mal~umi: costiparse, resfriarse, acatarrarse, enfriarse.

hungaraj

~a: meleg; ~o 1.: meleg; ~o 2.: ; ~ega: forró; ~ego a: hőség; ~ego b: forróság; ~ego 2.: hév, hevesség; ~egigi: felforrósít, felhevít; ~eta: langyos; ~igi 1.: megmelegít; ~igi 2.: melegít, melegen tart; mal~a: hideg; mal~o: hideg; mal~igi 2.: lehűt; mal~ego: fagy, zimankó; mal~eta: hűvös; mal~eto: hűvösség; mal~umi: megfázik; mal~umo: megfázás. animaloj kun ~a sango: melegvérű állatok; ~aj tonoj: meleg árnyalatok; mal~iĝi: kihül.

nederlandaj

~a: warm; ~o: warmte; ~ega: heet; ~ego a: hitte; ~ego b: koorts; ~ego 2.: hitte; ~eta: lauw; ~igi: verwarmen; mal~a: koud, koel; mal~o: koude; mal~eta: fris; mal~eto: koelte; mal~umi: kou vatten. mal~iĝi: afkoelen.

polaj

~a: *ciepły; ~ega: *gorący; mal~a: zimny; mal~umi: *catch cold; mal~umi: *przeziębić się.

portugalaj

~a 1.: quente; ~a 2.: quente; ~a 4.: caloroso; ~o: calor; ~eta: morno; ~igi 1.: aquecer; mal~a: frio; mal~o: frio.

rusaj

~a: *тёплый; ~o 1.: тепло, теплота; ~o 2.: теплота; ~ega: *горячий; ~ego a: жара; ~ego b: жар; ~ego 2.: пыл; ~egigi: нагреть, раскалить, разгорячить; ~egimuna: жаростойкий, жарорпрочный, жароупорный; ~eta: тепловатый; ~igi 1.: нагреть, согреть; ~igi 2.: греть, согревать; mal~a: холодный; mal~o: холод; mal~igi: остудить, охладить; mal~ego: стужа, мороз; mal~eta: прохладный; mal~eto: прохлада, холодок; mal~umi: *простудиться; mal~umo: простуда. animaloj kun ~a sango: теплокровные животные; ~aj tonoj: тёплые тона; ~igi sin: греться.

svedaj

~a: varm; ~o 1.: värme; ~o 2.: värme; ~ega: het; ~ego 2.: hetta; ~eta: ljum; mal~a: kall; mal~o: kyla; mal~umi: bli förkyld.

tokiponaj

~a: seli; ~o: seli; ~igi: seli; mal~a: lete; mal~o: lete.

turkaj

~a: sıcak; ~o: sıcaklık; ~ega: yakıcı; ~eta: ılık; ~igi 1.: ısıtmak; ~igi 2.: sıcak tutmak; mal~a: soğuk; mal~o: soğukluk; mal~eta: serin; mal~eto: serinlik; mal~umi: üşütmek.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
7. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
10. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
11. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, «varma»
12. F. Dostojevskij, tr. A. Korĵenkov: Noticoj el la kelo
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj
14. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
15. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, Parto 2, ĉap. 1a
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31.
17. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 7a.
18. Chen Jin: Tetrinkejoj de Siĉuan
19. BEMI-Vikio: Karavano post IJK 2005
20. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §13.
21. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
22. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 1.
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:1.
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:40).
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 10.
27. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
28. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
29. Fratoj Grimm, tr. Kabe: Haĉjo kaj Grenjo
30. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 25a.
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 5:11
32. La Nova Testamento, Apokalipso 3:15–16.
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:20.
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
42. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La virineto de maro
44. Scienca Bukedo el Francio, Vol.3
45. Iom precize pri Oomoto, Postparolo de la «Diaj revelacioj»
46. Kabe laŭ PIV2
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
48. Christian GHASARIAN: Amasa individuismo en Kalifornio
49. H. Ibsen, tr. O. Tangerud: La Sinjorino el la Maro
50. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
51. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
52. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42

[^Revo] [varm.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.49 2011/10/30 19:10:10 ]